Esperantaj tradukoj de la Biblio: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 19:
Dume Zamenhofa "[[Kohelet|Predikanto]]" kompletiĝis en la marta numero 1907 de ''La Revuo'' de Hachette. Lia "[[Sentencoj de Salomono]]" aperinta en ''La Revuo'' aperis ankaŭ en ''North American Review'' 1907-09 konforme al la peto de ties redaktoro. "[[Psalmaro|La Psalmaro]]" aperadanta en ''[[La Revuo]]'' estis ĉesigita duonvoje, sed poste lia tuta psalmaro libroforme aperis el Hachette en 1908. Cetere, samjare, el la sama Hachette eldoniĝis "La kvar evangelioj kunigitaj en unu rakonto". Sed la tradukinto-kompilinto estis R. Laisney. 196 paĝoj.
 
Dum la enlanda kongreso de Britio en [[Leeds]] 1909 estis kunvokita Esperanta Biblia Komitato (enlanda komitato) kaj definitive komenciĝis traduka laborado de la [[Nova Testamento]]. Ĉiuj komitatanoj estis britoj. Kaj dum la [[UK 1909|samjara Universala Kongreso]] en [[Barcelono]] oni jam informis ke atendebla estos la tuta Biblio jam post kelkaj jaroj. Januare de 1910 Zamenhof, kiu rigardis tion, demandis al [[John Cyprian Rust|Rust]], ĉu ankoraŭ ne estis decidita kiu tradukos la [[Malnova Testamento|Malnovan Testamenton]]. Zamenhof sciigis ke se ankoraŭ tio ne estis decidita, li mem estas preta akcepti tiun laboron.
 
En 1910 eldoniĝis tri libroj el Biblio, sendepende de la Esperanta Biblia Komitato. Far tradukisto anonima: "[[Libro de Cefanja|La libro profeto Cefanjaho]] antaŭanoncinta Esperanton kun notoj” (Presa Esperantista Societo). Tiu antaŭanonco pri Esperanto temas pri 3:9 de [[Libro de Cefanja|Cefanjaho]]. (Pri tiu alineo en Cefanjaho vidu [[Ziko van Dijk|Ziko Marcus Sikosek]]: ''[[Esperanto sen Mitoj]]'' p. 158) Wren j. Gristead kaj aliaj: ”[[Evangelio laŭ Johano|La evangelio laŭ Sankta Johano]]" (Esperantista Kolportista Asocio). Bostona edukisto Daniel Ozro Smith: "[[Evangelio laŭ Johano|Evangelio de S. Johano]]”. Cetere ankaŭ en 1913 John Fred, juda presisto en [[Edinburgo]], proprakoste eldonis “[[Alta Kanto de Salomono|La Kanto de Salomono]]”.