Esperantaj tradukoj de la Biblio: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 21:
Dum la enlanda kongreso de Britio en [[Leeds]] 1909 estis kunvokita Esperanta Biblia Komitato (enlanda komitato) kaj definitive komenciĝis traduka laborado de la [[Nova Testamento]]. Ĉiuj komitatanoj estis britoj. Kaj dum la [[UK 1909|samjara Universala Kongreso]] en [[Barcelono]] oni jam informis ke atendebla estos la tuta Biblio jam post kelkaj jaroj. Januare de 1910 Zamenhof, kiu rigardis tion, demandis al [[John Cyprian Rust|Rust]], ĉu ankoraŭ ne estis decidita kiu tradukos la [[Malnova Testamento|Malnovan Testamenton]]. Zamenhof sciigis ke se ankoraŭ tio ne estis decidita, li mem estas preta akcepti tiun laboron.
 
En 1910 eldoniĝis tri libroj el Biblio, sendepende de la Esperanta Biblia Komitato. Far tradukisto anonima: "[[Libro de Cefanja|La libro profeto Cefanjaho]] antaŭanoncinta Esperanton kun notoj” (Presa Esperantista Societo). Tiu antaŭanonco pri Esperanto temas pri 3:9 de [[Libro de Cefanja|Cefanjaho]]. (Pri tiu alineo en Cefanjaho vidu [[Ziko van Dijk|Ziko Marcus Sikosek]]: ''[[Esperanto sen Mitoj]]'' p. 158) Wren j. Gristead kaj aliaj: ”[[Evangelio laŭ Johano|La evangelio laŭ Sankta Johano]]" (Esperantista Kolportista Asocio). [[Bostono|Bostona]] edukisto [[Daniel Ozro Smith Lowell[[]]: "[[Evangelio laŭ Johano|Evangelio de S. Johano]]”. Cetere ankaŭ en 1913 John Fred, juda presisto en [[Edinburgo]], proprakoste eldonis “[[Alta Kanto de Salomono|La Kanto de Salomono]]”.
 
Ni revenu al [[Esperanta Biblia Komitato]]. Tri jarojn post ĝia refondo, do en jubilea 1912, jam eldoniĝis "La [[Nova Testamento]] de nia sinjoro kaj savanto Jesuo Kristo" el Brita kaj Alilanda Biblia Societo. Estis 613 paĝoj. La ĉefa tradukanto estis [[John Cyprian Rust|Rust]], kaj la ĉefa kontrolanto estis [[Alfred Edward Wackrill|A.E. Wackrill]]. Ili ankaŭ konsideris Zamenhofajn tradukojn de [[Malnova Testamento]], dume daŭre eldonatajn de Hachette. La unua eldono de La Nova Testamento estis fluge elĉerpita post nur kelkaj monatoj. Sekvis diversaj formatoj aŭ eltiraj eldonoj. Tiu Nova Testamento estis unu el la plej klaraj tradukoj de la Nova Testamento tiutempaj, ĉar tiutempaj nacilingvaj tradukoj estas tre arkaiklingvaj. Tiu versio de 1912 estis poste tute reviziita konforme al la Malnova Testamento kiam oni entreprenis la redaktadon de tuta La Sankta Biblio de [[1926]]. Tial la nuna Nova Testamento estas 1926-jara versio, ne 1912-a.
 
Dume la unuaj kvin libroj de [[Malnova Testamento]] aperis en traduko de Zamenhof ek de la kvara numero de 1910 ĝis la unua numero de 1914 de ''La Revuo''. En la antauparolo de ties [[Genezo]] Zamenhof pledis por graveco de Bibilo en Esperanto. Sed post forpaso de Boulet kiu havis grandan influon sur politiko de Hachette, la eldonejo rompis rilatadon al Esperanto, kaj Zamenhof enfalis en senelirejon. Ĉar li jam faris kontrakton kun la firmao tiel ke ĉiuj liaj libroj estu eldonitaj ekskluzive de Hachette. Li devis nuligi tiun kontrakton kaj reakiri la eldonrajton de la eldonitaj verkoj. Kaj H. Bolingbroke-Mudie, prezidento de [[Brita Esperanto-Asocio]] akceptis proponon de fraŭlinoj [[Priscilla Hannah Peckover|Peckover]], kiuj estis pretaj mone kompensi la tutan elspezon ĝis la eldonado de [[Malnova Testamento]]. Li peris tiun monoferon al koncernatoj inklude Zamenhof. Danke al tio Zamenhof trankviliĝis pri sia estonta vivtenado. Ĉar lia filo Adam helpis la medicinan laboron antaŭtagmeze, Zamenhof povis dediĉi sin pli ol antaŭe al tradukado, kaj jam en marto de 1915 li fintradukis Malnovan Testamenton. Cetere pri "[[Libro de Rut|Libro de Ruth]]" li redakte uzis verŝajne la tradukon de Neumark supre menciitan, kaj ankaŭ pri "[[Alta Kanto de Salomono|Alta Kanto]]"' li uzis la supre menciitan tradukon, kiun eldonis J.H. Fred. (Zamenhof mem konfesis ke pri “Ruth” li uzis manuskripton de Fred, sed povas esti ke tio estas lia eraro.)