Esperantaj tradukoj de la Biblio: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 6:
 
Laŭ tempa vicordo plej fruas la “[[Patro nia]]” kaj la komencaj alineoj de [[Genezo]] de la Unua Libro. Laǔdire en 1892 [[Zamenhof]], petite pri Bibliaj tradukadoj, respondis nee, dirante, ke ankoraŭ fruas la tempo. Tamen, dume, eldoniĝis libroforme traduko de E. Neumark en [[Grodno]]: "[[Libro de Rut|La Libro Ruth]]”, kiel la plej frua libroforma traduko el Biblio. Kvankam la manuskripto estis malakceptita fare de la unua esperanta gazeto ''[[La Esperantisto]]'', li sekvajare en 1893 proprakoste eldonis ĝin de Tümmel, presejo de ''La Esperantisto''. En la antaŭparolo Neumark skribis ke li pretas eldoni ankaŭ "[[Libro de Ester|La libro Esther]]". Cetere laŭ la januara numero (1894) de tiu gazeto, traduko de "La libro Esther" far M. Goldberg (redakto far [[Ivan Markoviĉ Lojko|I. Lojko]]) estis transdonita tra [[Peterburga Esperanta klubo]] al la redakcio de ''La Esperantisto''. Sed neniu "Esther" estis publikigita. Cetere, laŭ certa informo, en tiu tempo estis [[Judismo|juda grupo]] en [[Odessa]], kiu kunlabore tradukadis el [[Malnova Testamento]] en Esperanton. Estas supozate ke unu el tiuj [[judoj]] estas Kofman, kiu poste transiris al [[Ido (lingvo)|Ido]]. Li poste eldonis "Esther" en Ido. Aldone mi menciu [[Louis de Beaufront]], en kies traduko "Preĝareto por Katolikoj" (1893) estas kelkaj fragmentoj el Biblio.
 
[[Dosiero:Louis_de_Beaufront_1.jpg|eta|[[Louis de Beaufront]]]]
 
En la januara numero 1898 de ''Lingvo Internacia'' ([[Klubo Esperantista en Uppsala]]), M.S. Rakitski pledis por neceso de esperanta Biblio, kaj proponis fondon de traduka komitato en kiu Zamenhof estu la ĉefa redaktanto. Kunsentante kun tio [[Otto Svanbom]], la prezidanto de la Uppsala klubo, kontribuis al junia-julia numero el siaj tradukoj novtestamentaj parton de 17a ĉapitro de "[[Agoj de la Apostoloj|Faroj de Apostoloj]]". Li gvidadis komencantojn interalie en esperanta tradukado en Klubo Esperantista en Uppsala, kaj revis fondi en la klubo tradukan komitaton nov-testamentan, kaj eldoni Esperantan [[Nova Testamento|Novan Testamenton]] en "Societas Bibliophilorum Britannica et Externa (Brita kaj Alilanda Biblia Societo)”, ĉar la kopirajto de “The Holy Bible (La Sankta Biblio)” apartenis al ĝi.