Esperantaj tradukoj de la Biblio: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 26:
Dum la enlanda kongreso de Britio en [[Leeds]] 1909 estis kunvokita Esperanta Biblia Komitato (enlanda komitato) kaj definitive komenciĝis traduka laborado de la [[Nova Testamento]]. Ĉiuj komitatanoj estis britoj. Kaj dum la [[UK 1909|samjara Universala Kongreso]] en [[Barcelono]] oni jam informis ke atendebla estos la tuta Biblio jam post kelkaj jaroj. Januare de 1910 Zamenhof, kiu rigardis tion, demandis al [[John Cyprian Rust|Rust]], ĉu ankoraŭ ne estis decidita kiu tradukos la [[Malnova Testamento|Malnovan Testamenton]]. Zamenhof sciigis ke se ankoraŭ tio ne estis decidita, li mem estas preta akcepti tiun laboron.
 
[[Dosiero:Daniel_Ozro_Smith_Lowell.jpg|eta|[[Daniel Ozro Smith Lowell|D. O. S. Lowell]]]]
En 1910 eldoniĝis tri libroj el Biblio, sendepende de la Esperanta Biblia Komitato. Far tradukisto anonima: "[[Libro de Cefanja|La libro profeto Cefanjaho]] antaŭanoncinta Esperanton kun notoj” (Presa Esperantista Societo). Tiu antaŭanonco pri Esperanto temas pri 3:9 de [[Libro de Cefanja|Cefanjaho]]. (Pri tiu alineo en Cefanjaho vidu [[Ziko van Dijk|Ziko Marcus Sikosek]]: ''[[Esperanto sen Mitoj]]'' p. 158) Wren j. Gristead kaj aliaj: ”[[Evangelio laŭ Johano|La evangelio laŭ Sankta Johano]]" (Esperantista Kolportista Asocio). [[Bostono|Bostona]] edukisto [[Daniel Ozro Smith Lowell]]: "[[Evangelio laŭ Johano|Evangelio de S. Johano]]”. Cetere ankaŭ en 1913 John Fred, juda presisto en [[Edinburgo]], proprakoste eldonis “[[Alta Kanto de Salomono|La Kanto de Salomono]]”.