Esperantaj tradukoj de la Biblio: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 60:
==Internacia Katolika Informejo==
 
En 1934 [[Internacia Katolika Informejo]] estis fondita flanke de Katoliko en [[Tilburg]], [[Nederlando]]. La celo estis Esperante informi ĉefe Protestantojn. La fondinto estis [[H. PG. Wannemakers]]
 
En 1960 Internacia Katolika Informejo anoncis eldonadon de Nova Testamento en 12 volumoj, kaj de la sekva jaro komencis aperigi kiel felietono en “Vojo - Vero - Vivo” tradukon de 1 kaj 2 Korintanoj. La felietonoj estis eldonitaj en libroformo de 80 paĝoj en 1969 kiel "kajero 7". Samjare IKI eldonis ankaŭ 168-paĝan "Evangelio laŭ Mateo (kajero 1)". Tiu traduko estis konceptita kiel esperanta versio de la tiam aklamata kiel epokfara franclingva biblio "La Bible de Jérusalem" (1956). Pastoro Vaux, kiu okupiĝis pri tiu franca traduko estis simpatianto de Esperanto, kaj instigis pastoron Bourdon fari tradukon Esperantan. Bourdon mem ne estis tre fervora en tio, kaj restis anonima. La rezulta traduko estas fakte nur reverko de La Sanka Biblio de 1926. Tamen la libro enhavas ankaŭ ampleksan ekzegezon. Entute nur tri kajeroj estis eldonitaj sed IKI mem ĉesis ekzisti kaj ankaŭ la epokfara projekto mem finiĝis duonvoje.