Lago Saint-Pierre: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Dosiero:Lac Saint-Pierre.JPG|dekstre|eta|250px|Lago Saint Pierre el Pointe-du-Lac, kvartalo de la urbo [[Trois-Rivières (Kebekio)]].]]
'''Lago Saint Pierre''' ({{Lang-fr|link=no|'''Lac Saint-Pierre'''}}, lago Sankta Petro) estas [[lago]] en [[Kebekio]], [[Kanado]], elfluanta el la [[Sankt-Laŭrenca rivero]] inter [[Sorel-Tracy]] kaj [[Trois-Rivières]]. Ĝi estas malsupre, kaj nordoriente, de [[Montrealo]]; kaj supre, kaj sudokcidente de, [[Kebekurbo]]. La fino de la lago limas kun la komenco de la [[estuaro]] de la rivero Sankt-Laŭrenco.
 
{{redaktata}}
Tiu lago estas 32 km longa (sen kalkuli Sorel-Insulojn) kaj 14 km larĝa, estas parto de la [[Marvojo Sankt-Laŭrenco]]. Inklude sian lagobordon, insulojn, kaj [[humidejo]]jn, la lago estas [[natura rezervejo]]. La akvejo mem estas agnoskita kiel [[Ramsar-loko]]<ref>{{cite web |title=Lac Saint Pierre|url=https://rsis.ramsar.org/fr/ris/949|website=Service d’information sur les Sites Ramsar|language=en}}</ref> kaj [[Biosfera Rezervejo]],<ref>{{cite web |title=Biosphere Reserve Information LAC SAINT-PIERRE|url=http://www.unesco.org/mabdb/br/brdir/directory/biores.asp?mode=all&code=CAN+09|website=UNESCO|language=en}}</ref> pro la ekzisto de multaj marĉoj kaj malsekejoj kiuj estas ofte vizitataj de [[akvobirdo]]j. Distra aktiveco en la rivero (kiel fiŝkaptado, boatado, navigado, naĝado, akvoskiado, natur-observado) estas aktiva ĉefe somere. Sporta fiŝkaptado estas partikulare populara, inklude glacie fiŝkaptado, speciale en la granda golfeto de Pointe-du-Lac, kvartalo de la urbo [[Trois-Rivières (Kebekio)]].