Socia tavolo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
eNeniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Image:Cleric-Knight-Workman.jpg|thumb|250px|13a-jarcenta franca reprezento de la triparta socia ordo de la [[Mezepoko]] – ''Oratores'': "tiuj kiuj preĝas", ''Bellatores'': "tiuj kiuj militas", kaj ''Laboratores'': "tiuj kiuj laboras".]]
'''Socia tavolo''' estas la tavolo de [[socio]], difinita per komuna vivostilo aŭ simila socia funkcio.<ref> [[Asocio de Akademioj de la Hispana Lingvo]] (2014). [http://dle.rae.es/?id=GkqLYCw «estamento».] [[Diccionario de la Real Academia Española]] (23a eldono). Madrid: Espasa. ISBN 978-84-670-4189-7. </ref> Temas pri la socia divido kiu kongruas kun la kriterioj propraj de la [[feŭdismo]] kaj la [[Antikva Reĝimo]]. La sociaj tavoloj - “statoj” ([[nobelaro]], [[klerikaro]] kaj "[[tria stato]]", en sia klasika formo) tendencas esti fermitaj grupoj, ĉar oni eniras en ili normale pro naskocirkonstancoj ([[familio]] kaj eĉ [[unuenaskiteco]] –difinite de la sekso kaj ordo de nasko–), diference de la [[socia klaso|sociaj klasoj]], kiuj estas difinitaj de ekonomiaj interesoj (posedantoj de la [[produktrimedo]]j kaj [[laboristo]]j). Spite tion, la tavoloj ne estas absolute fermitaj, diference de [[kasto]]j, kaj estas la eblo de socia plialtigo pere de eksterordinaraj meritoj (nobeligo fare de la reĝo pro servoj ĉu militaj aŭ alitipaj, eĉ pro aĉeto kontraŭ [[mono]] –aĉeteblo de postenoj kaj privilegioj–); pro geedziĝo (kvankam la neegalemaj rilatoj estas malbone rigardataj sociale) kaj pro la mekanismoj de eklezia rekrutado (kio justiĝas spirite per la termino ''alvokiĝo'' - dia alvokiĝo-).
 
La socia tavolo povas ricevi ankaŭ la nomojn de ''stato'' (kiel en neeklezia stato kaj en eklezia stato –ne konfuzi kun la politika koncepto de [[ŝtato]], reference al tio ŝtata kaj ne al tio tavola–), ĉar oni identigas ĝin kun difina kaj esenca karaktero de la persono (kiel la civila stato) aŭ ankaŭ de ''ordo''. Oni povas nomigi la socion kiu estas konstruita baze de tavoloj aŭ ordoj kiel ''tavola socio'' aŭ ''orda socio''.