La Mastro de l' Ringoj: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 42:
Tamen, la magieco de la libro igis multajn raciemajn homojn serĉi pli "profundajn" intencojn alegoriecajn, interalie:
 
* Ĝi estas [[alegorio]] pri la [[Dua mondmilito]] sed kun personaj rememoroj de la katastrofo de la tranĉeoj de la [[Unua mondmilito]].
* Ĝi estas alegorio pri kresko de infano plenkreskulen.
* Ĝi estas alegorio pri la industriiĝo de [[Anglio]].
Linio 48:
Tiun lastan punkton, Tolkien iomete agnoskis, ĉar laŭ li la Provinco vere reprezentas lian infanaĝan Anglion senindustrian. Alikaze li diris, ke kerne la libro temas pri morto.
 
==En Esperanto==
''La Mastro de l' Ringoj'' ekzistas en esperanta traduko de [[William Auld]]. Iuj kritikis ĝin, precipe la traktadon de la propraj nomoj, sed multaj legantoj pensas ĝin tamen ĝuebla. La ĉi-antaŭe cititan verson pri la Ringoj, kiu aperas en la Esperanta versio de la libroj, tradukis [[Bertilo Wennergren]].
La poemeton de Tolkien tradukis laŭ la biografio de [[Humphrey Carpenter]] [[Bjørn A. Bojesen]].
 
La Esperanta traduko mendeblas [https://www.esperanto.be/fel/but/ls_serchu.php ĉi tie]. Ses ĉapitroj el la verko estas legeblaj [http://esperanto-ondo.ru/Ind-jrrt.htm ĉi tie]
 
[[Anna Löwenstein]] en si a artikolo ''Al Tonkin pri Tolkien. Aŭ: Kial serioza profesoro interesiĝu pri "La mastro de la ringoj"?'' analizas kiel [[Tolkien]] kreis siajn majstroverkojn; ja li ege interesiĝis pri lingvoj, partikulare la greka, sed ĉefe la [[finna]] kaj la [[kimra]] kiuj kondukis lin al mitaj lingvoj, artefaritaj lingvoj, kiel Esperanto, kies ekzemplo helpis lin krei lingvojn Quenya kaj Sindarin, bazaj en sia klopodo krei mitan fonon "Silmariliono" sur la bazo de [[Beowulf]], por la posta kreo de [[La hobito]] (1937) kaj [[La mastro de la ringoj]]. Tiukadre gravis "lia amo al la angla kamparo" (magiaj entoj kiel la vivantaj arboj), kaj memoroj de la katastrofo de la tranĉeoj en la [[Unua Mondmilito]].<ref>[[Anna Löwenstein]], ''Al Tonkin pri Tolkien. Aŭ: Kial serioza profesoro interesiĝu pri "La mastro de la ringoj"?'', en [[La arto labori kune: festlibro por Humphrey Tonkin]], Roterdamo, 2010, UEA (ISBN 978-92-9017-113-3). pp. 728-735.</ref>
 
== Vidu ankaŭ ==