Citrus australasica: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Lumass (diskuto | kontribuoj)
Nur malgrandaj ŝanĝoj en la teksto.
-troaj spacoj
Linio 3:
=== Kultivado kaj uzo ===
 
La unuaj ne-indiĝenaj koloniigistoj konsumis la fruktojn konservante la arbetojn kiam ili utiligis la grundon por agrikulturo. La botanikistoj de la kolonio proponis, ke ili estu kultivataj, La citruskaviara lemono tiam estis popularigita kiel indiĝena manĝaĵo. La pulpo formita de malgrandaj globetoj estas komparita kun kaviaro ĝi povas esti uzata kiel garnaĵo aŭ aldonita al malsamaj receptoj. La freŝa pulpo efikas kiel eferveska eksplodo de spica gusto dum ĝi estas maĉita. La suko de la frukto estas acida kaj simila al tiu de citrono. Konfitaĵoj kaj pikloj ankaŭ estas faritaj el ĉi tiu frukto. La ŝelo povas esti sekigita kaj uzata kiel spico. Citruskaviara lemono sin prezentas en vasta gamo de koloroj - verda, flava, oranĝa, purpura, nigra kaj bruna. Oni supozas, ke ĝi havas la plej vastan koloran varion inter la aliaj citrusaj specioj. Ĝia komerca uzo komenciĝis meze de la 1990-aj jaroj en konfitaĵbutikoj, oni farante frandaĵojn el sovaĝaj fruktoj. Ĉirkaŭ la jaro 2000 ĝi estis vendita en restoracioj kaj freŝa frukto eksportiĝis.
 
Lastatempe ĉi tiu specio estis kultivata komerce responde al la alta postulo de la frukto. Estas kreskantaj varioj de genetikaj selektoj, kiuj estas greftitaj sur citrusgreftbazoj. Kun la neatendita pliiĝo de postulo de fruktoj, la ĉefa fonto de genetika materialo por disvastigo venas el sovaĝaj plantoj. En kultivado, la planto estas traktata same kiel la resto de la citrusaj specioj. Ĝi povas esti atakitaj del iuj damaĝbestoj kaj malsanoj postulantaj ĝiajn regadon en iaj situacioj. La plej oftaj estas koĉoj, raŭpoj, cinipaj insektoj kaj putrado de branĉoj. La esploroj de d-ro Andrew Jessop pri fruktomuŝo konkludis, ke ĝi ne estas gastiganta planto por ĉi tiu speco de muŝo kaj sekve ne riskas kvarantenon por importantaj landoj. Esplorado farita en la 1970-aj jaroj indikis ke sovaĝaj selektitaĵoj de ''C. australasica'' estis tre rezistema al ''Phytophthora citrophthora'' similfunga patogeno kiu kaũzas radikarmalsanon, el tio rezultis hibridigprogramon por obteni rezisteman citrusan greftbazon.
 
[[Kategorio:Arbedoj]]