Trakomo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
+Projektoj
Neniu resumo de redakto
 
Linio 1:
'''Trakomo''' aŭ '''traĥomo''' estas tre kontaĝa [[okulmalsano]], kaŭzita de [[bakterio]] ''[[Chlamydia trachomatis]]'', endemia ĉe popoloj vivantaj en malfavoraj higienaj kondiĉoj, kiu trafas komune ĉiuaĝulojn kaj afekcias ĝenerale ambaŭ [[okulo]]jn. Ĝi estas karakterizita per hipertrofia [[konjunktivo]], [[foliklo]]j ([[granulo]]j), t. e. grajnetformaj elementoj diafanaj kaj grizetaj, videblaj tra la konjunktivo kaj aspektantaj kiel [[frajo]] de [[rano]], kaj mukopusa sekreciaĵo. La paciento plendas pri [[lumtimo]], [[larmelfluo]], [[jukado]], [[doloro]] kaj [[sento]]j de [[fremda korpo]] kaj [[brulo]]. La '''trakomo''' evoluas malrapide, dum monatoj kaj jaroj. Fine, ne traktite, ĝi kuraciĝas spontanee: la granuloj malaperas, sed la konjunktivo ne normaliĝas, ĉar la [[lezo]]j postlasas [[cikatro]]jn, kies graveco varias. La plej oftaj komplikaĵoj estas [[korneo|korneaj]]: la [[panuso]] (formiĝo de [[vaskula reto]]) kaj la [[ulceriĝo]], kiuj afekcias la [[vidkapablo]]n. La kompleta resaniĝado eblas ĉe benignaj kazoj, aŭ ĉe pli gravaj kazoj tuj submetitaj al trafa [[kuracado]]. La sekvaĵoj tre oftas, kaj afekcias la konjunktivon, la korneon kaj la [[palpebro]]jn: [[trikiazo]], [[entropio]], [[ektropio]], kornea opakeco rezultanta el panuso kaj ulceriĝo, [[stafilomo]] ktp.
 
{{Projektoj}}