Leternovelo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Dosiero:Richardson pamela 1741.jpg|alt=Pamela: Or, Virtue Rewarded. In a Series of Familiar Letters from a Beautiful Young Damsel, to her Parents.|thumb|200px|Kovrilpaĝo de la dua eldono de la leternovelo de [[Samuel Richardson]] ''Pamela, or Virtue Rewarded'' (1740), la plej sukcesa leternovelo de la 18a jarcento, fundamenta en la popularigo de la ĝenro.]]
La '''leternovelo''' estas unu de la formoj de la literatura subĝenro [[novelo]], respektive [[romano]], apartenanta siavice al la ĝenrego [[rakonto]] aŭ [[Epika ĝenro|epiko]]. Tamen estas nek [[dialogo]]j nek [[rakonto]]j, sed nur [[letero]]j. Povas esti [[rakontisto]] ekstera al la leteroj. Ĉiuokaze, la protagonisto, nura aŭ opa, estas fikcia kaj esprimas sin skribe pere de leteroj al dua aŭ duaj personoj kiuj siavice direktas sin al la unua leterverkisto, per de kio foje oni rakontas aŭ aldonas dialogojn ene de la leteroj, sed ĉiam el persona kriterio aŭ vidpunkto, diferenca el tiuj de aliaj roluloj. Kvankam estas pioniraj ekzempleoj en klasikaj epokoj kaj en la [[Renesanco]], la leternovelo kaj leterromano populariĝis ĉefe en la 18a jarcento kaj ege disvolviĝis ekde tiam.
 
{{redaktata}}
La [[strukturo]] de la diversaj noveloj kaj romanoj povas ankaŭ esti tre diversa. En ''Pamela, or Virtue Rewarded'' (1740) de [[Samuel Richardson]], la strukturo estas unika, ĉar nur la protagonisto skribas al siaj gepatroj pri siaj problemoj. Kontraste en ''Cartas marruecas'' de [[José Cadalso]], laŭ la modelo de ''Lettres persanes'' de [[Montesquieu]], marokano veturas tra Hispanio kaj rakontas letere al sia maroka instruisto pri tio kion li vidas, dum la instruisto respondas al li. Miksa strukturo estas tiu de ''The Ides of March'' (1948) de [[Thornton Wilder]], en kiu oni inkludas leterojn ene de rakonta strukturo en tria persono.
 
Foje la leternovelo aŭ leterromano estas ankaŭ [[historia romano]], kiel en la laste menciita verko, aŭ kun la [[psikologia romano]], kiel en ''The Curious Incident of the Dog in the Night-Time'' de Mark Haddon. Tre ofte la leterverko estas [[memnbiografiomembiografio]] kiel en [[Lazarillo de Tormes]] kaj en [[La familio de Pascual Duarte]] de [[Camilo José Cela]]. En multaj okazoj la propra vorto "letero" mem iras al la verkotitolo kiel en la "Leteroj" de la [[Evangelioj]], en [[Letero el la Birmingama prizono]] de [[Martin Luther King]], ''Cartas marruecas'' de [[José Cadalso]], ''Lettres persanes'' de [[Montesquieu]], ''Lettres portugaises'' ktp.
 
{{Bibliotekoj}}