Palumbo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e file rename
Linio 22:
La '''Ringokolombo''' aŭ Palumbo (''Columba palumbus'') estas membro de la familio de [[birdo]]j [[Kolombedoj]] aŭ kolomboj kaj '''la plej granda''' de ili en Eŭropo.
== Disvastiĝo ==
Ĝi loĝas en Eŭropo (escepte nur plej norda [[Skandinavio]]), norda [[Afriko]] (el [[Maroko]] ĝis [[Tunizio]]) kaj sudokcidenta Azio (el [[Turkio]] ĝis [[Barato]]). En la plej malvarmaj nordaj kaj orientaj partoj de siaj teritorioj en [[Eŭropo]] kaj okcidenta [[Azio]] la Ringokolombo estas '''migranta''', sed en suda kaj okcidenta Eŭropo ĝi estas bone disvastigita kaj ofte abunda '''loĝanto'''.
 
== Aspekto kaj similaj samgenranoj ==
La tri okcidentaj kolomboj de Eŭropo de la genro ''[[Columba (genro)|Columba]]'', kvankam ŝajne similaj kaj grizaj, havas tre diferencigajn karakterojn. La Palumbo estas diferencebla pro iome plia '''grandeco''' (38 ĝis 43 cm longa kun enverguro de 75 ĝis 80 cm kaj pezo de 450 ĝis 520 g) kaj '''blanka makulo en la kolo kaj blankaj vertikalaj strioj en la flugiloj'''. La [[Rokkolombo]] kaj la Trukolombo estas pli similaj laŭ grando kaj plumaro kaj malhavas blankojn escepte la blanka pugo de la Rokkolombo. Krom blankaj diferenciloj, la Palumbo havas '''rozkoloran bruston''' kaj verdajn nuancoj en la strioj super a kolmakuloj, kiuj vere ne formas kompletan ringon spite la nomon de la specio. La '''ringokulo estas flava''' (kiel la bekopinto), dum tiu de la Rokkolombo oranĝa kaj tiu de la Trukolombo hela kaj mallarĝega. La dorso estas brungriza, dum tiu de la Rokkolombo estas helgriza kaj tiu de la Trukolombo malhelgriza. La kapo estas ronda kaj malgranda kompare kun la granda korpo. La kruroj estas ruĝaj kaj la vosto montras nigran finan larĝan strion.