Internacia Scienca Akademio Comenius: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Kiselman (diskuto | kontribuoj)
e Aldonis informon pri la dua volumo.
Linio 1:
'''Internacia Scienca Akademio Comenius''' [koMENjus] estas internacia scienca akademio fondita la [[12-an de aprilo]] [[1986]]. Ĝi estas nomita laŭ [[Komenio]]. Ĝia sidejo en 20202021 estas en [[Upsalo]] ([[Svedio]]).
 
 
Akademio Comenius aplikas por alvoko same altajn kriteriojn kiel naciaj sciencaj akademioj. Por garantii ties aplikon, la regularo fiksas ke minimume 60 % de la anaro devas esti membroj de nacia scienca akademio. InterEl la 28 fondintoj 21 estis membroj de nacia scienca akademio.
 
La precipa celo de la akademio estas subteni la sciencan uzon de [[Esperanto]].
 
La akademio eldonis en 1992 volumon de la [[Aktoj de Internacia Scienca Akademio Comenius]]. <ref>[[Aktoj de Internacia Scienca Akademio Comenius]], Pekino, 1992, ISBN 7-5052-0042-9.</ref>
 
La 20-an de januaro 2021 aperis la dua volumo de la Aktoj de Akademio Comenius, ampleksanta 210 paĝojn. Ĝi enhavas ok ĉapitrojn verkitajn de kvin personoj: Renato Corsetti verkis du ĉapitrojn; Fabrizio Angelo Pennacchietti du; Leif Nordenstorm unu, Humphrey Tonkin unu; kaj Christer Oscar Kiselman du ĉapitrojn kaj enkondukan noton. La libro estas aĉetebla ĉe la eldonejo KAVA-PECH de Petro Chrdle.
 
La [[nun_en_2005|nuna]] estraro konsistas el [[Christer Kiselman|Christer Oscar Kiselman]] kaj [[Fabrizio Pennacchietti]].