Ĵemajtio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
pli simple
esperantigita parametro, formatigo de titoloj, +Projektoj, +Bibliotekoj, kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 4:
 
== Geografio ==
 
La regiono lokiĝas en okcidenta [[Litovio]] en la teritorioj de la memadministraj komunumoj [[Palanga]], [[Rietavas]], [[Tauragė]], [[Šilalė]], [[Skuodas]], [[Jurbarkas]], [[Mažeikiai]], [[Kretinga]], [[Plungė]], [[Telšiai]], [[Akmenė]], [[Kelmė]], [[Šiauliai|Šiauliai (urba kaj]] [[Šiauliai (subdistrikto)|subdistrikta komunumoj)]] kaj [[Raseiniai]], en la oriento de la komunumoj [[Klaipėda (subdistrikto)|Klaipėda]] kaj [[Šilutė]] kaj la okcidento de [[Joniškis]]. La plej granda urbo estas [[Šiauliai]], aŭ [[Klaipėda]] se oni kalkulas la lastan urbon en la regiono. [[Telšiai]] konsideriĝas la regiona ĉefurbo, kvankam Medininkai (nun ''[[Varniai]]'') estis la ĉefurbo de la mezepoka [[Regno Ĵemajtio]]. La plej grandaj urboj (tiuj kun pli ol {{nombro|20000}} loĝantoj) estas (la nomo en la [[ĵemajtia dialekto]] aldoniĝas inter rektangulaj krampoj, se ĝi malsamas):
 
* [[Šiauliai]] [Šiaulē] kun {{nombro|133883}} loĝantoj
* [[Mažeikiai]] [Mažeikē] kun {{nombro|42675}} loĝantoj
* [[Telšiai]] [Telšē] kun {{nombro|31460}} loĝantoj - la urbo konsideriĝas la regiona ĉefurbo
* [[Tauragė]] kun {{nombro|29124}} loĝantoj
* [[Plungė]] kun {{nombro|23436}} loĝantoj
* [[Kretinga]] kun {{nombro|21423}} loĝantoj
 
=== Malgrandaj gravaj lokoj ===
* [[Šiluva]], pro pilgrimado
 
== Demografio kaj lingvo ==
 
La loĝantoj de Ĵemajtio parolas la norman [[litova lingvo|litovan lingvon]], sed ankaŭ la [[ĵemajtia dialekto|ĵemajtian]], [[dialekto]]n de la [[litova lingvo]] kiu historie konsideriĝis unu el la tri ĉefaj dialektoj de la lingvo (modernaj lingvistoj eltrovis, ke ĝi estas unu el du ĉefaj dialektoj - la alia estas la aŭkŝajtia - kaj ke ambaŭ havas po 3 subdialektojn). Du el tiuj subdialektoj de la ĵemajtia dialekto ankoraŭ ekzistas, en la nordo kaj la sudo de la regiono, sed la tria, kiu ekzistis en la pleja okcidento ĉirkaŭ la urbo Klaipėda kaj ĉe la bordo de la [[Balta Maro]], do parte en la historia regiono [[Eta Litovio]] kiu dum longa tempo estis parto de la germanlingva [[Orienta Prusio]], malaperis post la jaro [[1945]] kiam ĝiaj loĝantoj fuĝis aŭ estis forpelitaj de sovetuniaj aŭtoritatoj. La parolantoj de tiu okcidcenta ĵemajtia subdialekto ĉirkaŭ Klaipėda ekde la 16-a jarcento nomis sin ''Lietuvininkai'' ("Litovianoj"), kaj post la fino de la 19-a jarcento "Prūsai" (laŭ la balta popolo de [[Praprusoj|prusoj]] kiu pro forta militado de la [[ordeno de germanaj kavaliroj]] estis komplete mortigita jam dum la 12-a jarcento). Post la [[Dua Mondmilito]] la regionon ĉirkaŭ Klaipėda ekloĝis homoj el la nordo kaj sudo de Ĵemajtio, kaj ankaŭ el aliaj regionoj de Litovio.
 
Linio 29 ⟶ 27:
La teritorio de la mezepoka Ĵemajtio multe pli grandas ol la nuna etnografia regiono, kaj inkluzivis la tutan centran kaj okcidentan Litovion.
 
La regiona nomo "Ĵemajtio" ("malaltaj landoj") estas la antikva litova nomo por la senmontaj regionoj de la nuna centra kaj okcidenta Litovio; ĝi estis latinigita al la vorto "Samogitia". Origine la ĵemajtiaj litovoj vivis en la nuna centro de Litovio, pruveble almenaŭ dum la 5-a ĝis 6-a jarcento post Kristo. La nuna okcidenta parto de Litovio estis loĝata de ĵemajtiaj litovoj nur inter la 13-a kaj 16-a jarcento: antaŭe tie loĝis sudaj [[zemgaloj]] kaj nordaj [[kuronoj]] - du aliaj el la antikvaj baltaj popoloj.
 
La origine orienta limo de la historia regiono Ĵemajtio estis la rivero [[Šventoji (rivero)|Šventoji]] ([[litova lingvo|litove]] por "sanktuloj"), kiu enfluas la riveron [[Neris]]. Fine de la 13-a jarcento la litova reganto [[Vytenis]] pliampleksigis la teritorion de la regiono [[Aŭkŝtajtio]] ("altaj landoj") regata de li, koste de la teritorio de Ĵemajtio, kiu de tiam devis kontentiĝi pri pli eta areo ĝis orienta limo ĉe la rivero [[Nevėžis]].
 
Dum la 13-a ĝis 16-a jarcentoj sude la ŝtato de la [[ordeno de germanaj kavaliroj]] kaj norde la ŝtato de la germanlingva [[Livonia ordeno]] limis al Ĵemajtio, kaj ambaŭ militemaj kaj ekspansiemaj ŝtatoj multfoje provis konkeri partojn. Rezulte de tio, grandaj teritorioj de Ĵemajtio estis transdonitaj aŭ interŝanĝitaj al tiuj kristane kavaliraj ŝtatoj en pluraj pripacaj traktadoj. Dum sekvaj konfliktoj Litovio regajnis tiujn teritoriojn.
 
Dum la 15-a jarcento, Ĵemajtio estis la lasta regiono en Eŭropo kiu estis konvertigita al kristanismo. Inter la 15-a kaj 18-a jarcento, ĝi nomiĝis Regno Ĵemajtio ("[[Žemaičių seniūnija]]"), kaj inkluzivis multajn teritoriojn kiuj nun konsideriĝas parto de la najbaraj litoviaj regionoj [[Aŭkŝtajtio]] kaj [[Suvalkio]]. La Regno Ĵemajtio estis administra teritorio, iugrade sendependa, simile al [[vojevodio]] en la [[Granddukejo Litovio]].
 
Post la dispartigo de la [[Pola-Litova unio]] inter la najbaraj imperioj [[Aŭstrio]], [[Prusio]] kaj [[Rusio]], Ĵemajtio kun la resto de Litovio estis okupita de la [[Rusia Imperio]].
 
Ĵemajtio estis la ĉefa scenejo de la kultura litova reviviĝo dum la [[19-a jarcento]], kaj estis la ĉefa ejo por kontrabandado de libroj en la malpermesita litova lingvo de presejoj en la germanlingva Orienta Prusio (ĉefe el Königsberg, litove Karalaičius, kiu ekde la jaro 1945 laŭ rebapto de Sovetunio nomiĝas [[Kaliningrado]], kaj el Tilsit, litove Tilze) al Litovio.
 
Post la [[Unua Mondmilito]], la regiono iĝis parto de la rekreita litova ŝtato. La ĵemajtianoj rezistis al la armeo de [[Sovetunio]] kaj [[Pollando]] inter la jaroj 1919 kaj 1920, sed tamen dum la jaro 1940 - rezulte de sekreta interkonsento inter la registaroj de la diktatoroj [[Hitler]] kaj [[Stalin]] - la regiono estis okupita de [[Sovetunio]].
 
Dum [[1945]], [[Sovetunio]] pro politikaj konsideroj neis la ekziston de la etnografia regiono [[Eta Litovio]], kaj el la nordo de la okupita germanlingva [[Orienta Prusio]] kreis la Kaliningradan regionon, kiu estis deklarita [[eksklavo]] de la Rusia socialisma soveta respubliko. La regiono ĉirkaŭ la urbo Klaipėda tamen estis alkroĉita al Ĵemajtio, do al la novkreita Litova socialisma soveta respubliko.
 
== Politiko ==
Linio 51 ⟶ 49:
 
== Simboloj ==
[[Dosiero:Coat of arms of Samogitia.svg|thumbeta|100px|leftmaldekstra|<center>la historia blazono de Ĵemajtio]]
La historia regiona blazono montras nigran [[urso]]n kun arĝentaj [[ungo]]j kaj [[kolo]] sur ruĝa [[ŝildo]], sur kiu troviĝas [[krono]].
 
[[Dosiero:Flag of Samogitia.svg|thumbeta|rightdekstra|<center>la historia flago de Ĵemajtio]]
La flago de Ĵemajtio montras la blazonon sur blanka fono. La flago estas ne-rektangula kaj en la flanko nefiksita ĉe flagostango havas du triangulojn. Ĉar Ĵemajtio momente ne estas oficiala politika unuo, tiuj flagoj estas ne-oficialaj (kvankam tio povus reŝanĝiĝi laŭ administra reformo en la estonto). La nuraj oficialaj ne-rektangulaj flagoj de la mondo momente estas tiu de [[Nepalo]] kaj de la usona ŝtato [[Ohio]].
 
Kaj la blazono kaj la flago de Ĵemajtio estis uzitaj dum multaj jarcentoj, kvankam la fontoj malsamopinias, ĉu ekde la 14-a aŭ ekde la 16-a jarcentoj. Certas, ke la du simboloj estis uzitaj de la Regno Jemaĵtio inter la 16-a kaj 18-a jarcentoj. Ili estas la plej malnovaj simboloj de litova regiono. Dum 1994 la registaro de Litovio registris ilin.
 
{{Projektoj}}
{{Bibliotekoj}}
 
[[Kategorio:Geografio de Litovio]]