Adresaro de la Esperantistoj: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
esperantigita ŝablono (Referencoj), esperantigita parametro
Linio 1:
{{Unua|kat=ne}}
[[Dosiero:Bildoj os unuaj adresaro.jpg|thumbeta|rightdekstra|Titolpaĝo de ''Serio I'' de la adresaro (aperis en [[1890]])]]
'''Adresaro de la personoj kiuj ellernis la lingvon "Esperanto"''', ĝenerale konata kiel '''Adresaro de la Esperantistoj''', estas la [[Unua-aĵoj esperantistaj|unua]] aperinta [[adresaro]] de [[esperantisto]]j, kompilita mem de [[L. L. Zamenhof]], la aŭtoro de [[Esperanto]] (laŭ li oni ĝin foje nomas ankaŭ ''Adresaro de d-ro Zamenhof'', ''Zamenhofa Adresaro'' aŭ mallonge ''[[Enciklopedio de Esperanto - Mallongigoj|ZA]]''). La kolekto enhavas informojn pri preskaŭ 22 mil personoj, kiuj lernis Esperanton antaŭ la jaro [[1909]], inter ili pluraj famuloj kaj lokaj [[Pioniro de Esperanto|pioniroj]]. Laŭtempa ordigo de iliaj adresoj donas imagon pri la [[tempo|tempe]]-[[geografio|geografia]] disvastiĝo de la [[Esperanto-movado]] dum [[Historio de Esperanto#Historia superrigardo|ĝiaj periodoj]] "[[Rusa Imperio|rusa]]", "[[Francujo|franca]]" kaj "[[Tero|internacia]]".
 
Linio 7:
 
== Enhavo ==
[[Dosiero:LD09-041.JPG|thumbeta|rightdekstra|Ekzempla paĝo de la adresaro, enhavanta informojn pri esperantistoj n-ro 1001 ĝis 1053 (serio II, [[1892]])]]
La registrataj esperantistoj ricevadis laŭvicajn [[numero]]jn kaj estis kuraĝigataj subskribadi siajn leterojn laŭ la modelo "Esperantisto n-ro ''123''". La unua serio de la adresaro, aperinta en [[1890]], enhavis sur 39 paĝoj adresojn de 1000 personoj (sen numeroj, en [[alfabeto|alfabeta]] ordo), kiuj aĉetis la [[Unua Libro|Unuan Libron]] kaj resendis al Zamenhof la deŝireblan [[promesoj|promesfolion]] pri eklerno de Esperanto kun la aldono "senkondiĉe". Multaj el ili dum la sekvaj jaroj fariĝis fervoraj esperantistoj. La lasta registrita esperantisto, en [[1908]] (Serio XXIX), ricevis la numeron 21915. Pro troa kresko de la nombro de aliĝantoj, oni ekde [[1909]] (do [[Tutmonda Jarlibro Esperantista 1910]]) ĉesis aperigadi adresojn de unuopaj esperantistoj kaj plu kolektis nur la kontaktojn de esperantistaj [[societo]]j, [[komitato]]j kaj [[konsulo|konsul]]-[[agento]]j.
 
Linio 14:
== Statistiko ==
La rapideco, per kiu aldoniĝadis novaj adresoj en la adresaron, sekvis dum la periodo de ĝia eldoniĝado tendencon preskaŭ [[eksponencialo|eksponencialan]]: Dum en la komenco la evoluo estis malrapida kaj por atingi la unuajn 4000 enskribojn necesis atendi ĝis la komenco de la jaro [[1897]] (do preskaŭ 10 jarojn ekde la kreiĝo de Esperanto), la sekvaj kvar mil kolektiĝis dum proksimume 6 jaroj, post ili plia kvarmilo aldoniĝis en iom pli ol 2 jaroj kaj la postaj du kvarmiloj bezonis ĉiu proksimume 1 jaron kaj 5 monatojn.
[[Dosiero:Adresaro de la Esperantistoj - kresko.svg|thumbeta|600px|leftmaldekstra|Evoluo de la suma nombro de enskribitaj adresoj laŭ la serioj kaj jaroj]]
{{-}}
 
Linio 50:
== Referencoj ==
{{EdE|Adresaro de Esperantistoj|linia=jes}}
{{Referencoj}}
<references />
 
== Eksteraj ligiloj ==