Zsigmond Móricz: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
FlaBot (diskuto | kontribuoj)
e robot Adding: pl:Zsigmond Móricz
Neniu resumo de redakto
Linio 4:
== Biografio ==
Li vizitis la reformatan gimnazion de [[Debrecen]], poste de [[Sárospatak]], [[Kisújszállás]]. Post abiturientiĝo li enskribiĝis al reformata [[teologio]], sed baldaŭ li ŝanĝis al jura fakultato kaj fine al filologio. Li ekverkis porgazetaĵojn dum la jaroj pasantaj en Debrecen. Aŭtune de 1900 li translokiĝis al la hungara ĉefurbo [[Budapeŝto]]. Li ne finis siajn studojn, pro la vivteno li eklaboris en diversaj oficoj poste iĝis ĵurnalisto. De 1903 ĝis 1909 li estis kunlaboranto de ''Újság'', liberala taggazeto. Li sukcese debutis en [[1908]], en la monata gazeto [[Nyugat]] [Njugat ~ okcidento] per la novelo ''Hét krajcár'' (Sep [[krejcero]]j). Post ties sukcesego, li destinis sin tute al la literaturo. Li iĝis per tiu novelo abrupte landkonata, fama verkisto. Ekde tiam li iĝis kunlaboranto de ''Nyugat'', eĉ ties ĉefredaktoro (1930-33) kun [[Mihály Babits]] [babiĉ mihaj]. Li estis militkampa raportisto dum la [[unua mondmilito]]: li desegnis per siaj raportoj konsternan bildon pri la militaj suferoj de la hungaraj soldatoj (''Vérben, vasban'' 1918 [''En sango, fero'']). Dum la [[Hungara Konsilantara Respubliko]], li estis ano de la verkista direktorio, pro tio li suferis ĝenadojn dum la a [[Miklós Horthy|Horthy-epoko]]. Liajn verkaĵojn kuraĝis aperigi longtempe nur la ''Nyugat'' [njugat].
 
==La [[naskiĝdomo]]==
En 2006 evidentiĝis, ke oni prezentis dum jardekoj falsan naskiĝdomon de Móricz, pli modestan ol la vera. La fakta anskixgdomo estis malkonstruita en 1970. La komunistj volis prezenti malriĉan, kadukan, fragmitokovritan domon kiel naskiĝlokon de la ''verkisto de la malriĉuloj''. La vera domo estis lastatempe kovrita per [[ardezo]], kiu siatempe estis kuriozaĵo en tiu regiono de Hungario.
 
==En Esperanto aperis==