Uzanto:Rotsaert8000/provejo: Malsamoj inter versioj
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto |
Unua provo de nova versio |
||
Linio 23:
La volontuloj ricevis neformalan komunikon de la direktorino (''direktoro'' estas la nova nomo de ''ĉefbibliotekisto'') ke la kolekto rajtas resti en la nuna ejo, sed ke en nove konstruota biblioteko ne plu estos spaco por ĝi. Ili decidis akcepti la verdikton, konsiderante ke estos sufiĉe longa transirperiodo kaj ke ne troveblis la originala decido de la urbestraro pri la protekto.
En la sama momento [[Flandra Esperanto-Ligo]] (FEL) devis decidi pri aĉeto de la tiam luita sidejo je Frankrijklei en [[Antwerpen]] aŭ aĉeto de alia sidejo. Peto de la Fondaĵo Vanbiervliet al FEL por aĉeti domo sufiĉe grandan por povi ankaŭ gastigi la Fondaĵon ne havas sukceson. Dum daŭris la normala biblioteka laboro, komencis serĉado de eblaj en- kaj eksterlandaj kandidatoj por transpreni parton de la kolekto.
==La fino==
Ankaŭ en oktobro venis peto de la direktino por tuj, plej laste ĝis novjaro forigi la tutan kolekton el la biblioteko, ĉar estis planitaj gravaj konstrulaboroj. La biblioteko ne povis proponi alian stokejon.
Pro la urĝeco jam embrie ekzistanta projekto estis plirapidigita kaj je la 22a de januaro 2021 estis fondita la asocio sen profidona celo ''[[Internacia Esperanto Arkivo]]'' por transpreni la restaĵojn de la Esperanto-Fondaĵo Cesar Vanbiervliet kaj - finfine - doni iun juran bazon al la kolekto. IEA daŭrigos la kontaktojn kun transprenontoj.
Komence de 2021 restas en Kortrijk restas en Kortrijk kelkaj centoj da skatoloj kiuj atendas transporton dumtempa aŭ definitiva destino. Estas la intenco virtuale pluvivigi la Fondaĵon, metante en la nunan retpaĝon informojn pri la historio kaj la fina enhavo de la kolekto (9400 libroj kaj 1420 revujaroj, laŭ alia fonto 8500 libroj, 10 000 jarkolektoj de revuoj).
{{Citaĵo|La Kolegio de Urbestro kaj Skabenoj de la urbo Kortrijk, valortaksas la iniciaton de Sinjoro Cesar Vanbiervliet, fondinto de la Esperanto-sekcio en nia Urba Publika Biblioteko, kiu per siaj multaj donacoj kaj daŭra interŝanĝado kun eksterlandaj muzeoj kaj kolektantoj, amasigis por la uzo de la Esperantistaro tiun gravan kolekton de Esperantaj libroj, revuoj, vortaroj, dokumentoj, menciitaj en ĉi tiu katalogo.<br> Dezirante leĝe protekti tiun kolekton la Komisiono de la Urba Publika Biblioteko ne hezitis por en ĝia Komisiona kunveno de la 9a de oktobro 1973, rekoni ĝin kaj doni al ĝi la titolon de "Esperanto-Fondaĵo C. Vanbiervliet", titolo kiu fakte implicas kaj signifas "daŭran konservadon kaj leĝan protekton". Ĝia oficiala akcepto okazis la 25-an de majo 1974 en la ĉeesto de Sinjoro Prezidanto de la Ĉambro de Deputitoj, la Urbestraro kaj multaj eminentuloj kaj Esperantistoj el diversaj landoj. <br> Ni samtempe dankas la multajn Esperantistojn kiuj per siaj malavaraj donacoj ankaŭ kunhelpis al la efektiviĝo de tiu valora kolekto. Prave, iliaj nomoj estas ankaŭ eternigitaj en la "Granda Libro" de la Urba Publika Biblioteko, kiel signo de niaj estimo kaj danko. |La 31-an de decembro 1975 - el : "Oficiala Esperanto-fondaĵo C. Vanbiervliet - leĝe protektata fako de la Urba Publika Biblioteko de Kortrijk.}}
Linio 56 ⟶ 62:
== Eksteraj ligiloj ==
* [http://www.esperanto-kortrijk.info Retejo de la Fondaĵo Vanbiervliet] (dumtempe nealirebla)
* [http://esperantokolekto.alcl.be Esperantokolekto - Esperanto-Fondaĵo Cesar Vanbiervliet]: afiŝoj, flagoj, glumarkoj ktp
* [http://iespa.eu/ Internacia Esperanto Arkivo]
[[Kategorio:Esperanto-Fondaĵoj]]
|