Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 69:
Saluton, Lumass. Dum kelkaj semajnoj mi kaj parte ankaŭ aliaj uzantoj korektadis viajn artikolojn. Sed dum tiuj korektadoj mi kaj ankaŭ [[Uzanto:Kani|Kani]] ĉiam denove konstatis, ke ripetiĝis la samaj eraroj. Kial? - Mi foje listigis ion por vi sur [[Diskuto:Nucela embriodisvolviĝo#Strukturo|jena diskutopaĝo]]. Mi atendas vian respondon kaj por instigi vin, via redakteblo en artikoloj nun paŭzas por unu semajno. - Fakte ne estas tasko de aliaj uzantoj ĉiam denove amase korektadi la samajn fuŝojn. - Malgrandaj korektoj neniun ĝenas, sed grandparta fuŝo bedaŭrinde jes. :-( --[[Uzanto:Tlustulimu|Tlustulimu]] ([[Uzanto-Diskuto:Tlustulimu|diskuto]]) 19:34, 7 mar. 2021 (UTC)
:Jes, mi tute konsentas kun Tlustulimu kaj ankaŭ aliaj vikipediistoj konas la aferon kaj ĉiuj pretas helpi. Necesas nur, ke vi akceptu la helpon. Mi klopodos listigi kelkajn fuŝojn kiuj venas en viaj artikoloj por ke ili povu esti korektitaj. Dekomence mi diru, ke via kontribuo estas vere valora, ĉar sciencaj kaj fare de fakuloj. Tamen Vikipedio ne estas nur sakego kien oni enmetas ĉion ajn ĉiel ajn. La unua neceso estas ke vi rigardu aliajn artikolojn kaj kia estas la grafika aspekto. Multaj el viaj artikoloj venis sen la necesa vikipediigo. Ne sufiĉas kopii la tuton el alia lingvo kaj tuj meti ĝin en la esperanta versio. Vi povas rigardi kiel viaj artikoloj aspketas kiam vi metas ilin kaj kiel ili aspektas kiam Tlustulimu, mi aŭ aliaj vikipediistoj aranĝas ilin. Tio ne estas aŭtomate farita. Tio kostas multajn horojn de la laboro de aliuloj. Ekzemple la ligo al alilingvaj artikoloj, la aldono de referencoj, la aldono de bildoj, la aldono de bluaj ligiloj, la separo en ĉapitroj ktp. Kaj tutcerte dekomence esti certa ke tiu artikolo ne jam ekzistas, ĉar tio foje okazis. Por tiuj aferoj Tlustulimu, mi kaj aliaj vikipediistoj pretas helpi kaj lernigi vin kiel tio funkcias. Dume vi ne rajtos enmeti artikolojn por unu semajno, almenaŭ por ke Tlustulimu povu spiri. Pripensu, ke li estas administranto kaj havas multajn aliajn tre gravajn taskojn. Vi (kaj neniu) rajtas akapari liajn tempon kaj energion. Mi restas je via dispono.--[[Uzanto:Kani|kani]] ([[Uzanto-Diskuto:Kani|diskuto]]) 19:51, 7 mar. 2021 (UTC)
 
Karaj, vere mi estas tute nekapabla rilate al Vikipediaj postuloj. Mi tre volas sciis kiujn en [[Brazilo]] spertas pri ĝi, por ke mi povu kontakti kaj starigi grupon por perfektigi miajn konojn kaj debati pri diverstemaj aferoj. Grupe ni povos dividi la taskojn. Kompreneble mi kalkulas kun viaj helpoj kaj se eble diru al mi kiel malfari miajn erarojn. Amike [[Uzanto:lumass]]
 
Sola kontribuanto estas [[Uzanto:Roberto]], sed praktike ne estas esperantistaj vikipediaj grupoj. Estas 2 eblecoj:
* iru al portugala grupo en Brazilo, se tio ekzistas
* koresponde solvi la problemojn.
Miaj konsiloj:
* unue vi ne kreu novan artikolon, sed legu la jam kreitajn kaj certe vi trovos erarojn, ilin ĝustigu aŭ vi skribu aldonojn, pliajn informojn
* se vi jam spertiĝis, serĉu similan artikolon pri kio vi volas krei novan artikolon, kopiu ĝin, poste faru la necesajn ŝanĝojn.
Ekzemple vi elektis personon, li naskiĝis ie kaj iam. Riparu la datojn al la nova persono.
[[Uzanto:Crosstor]].