Datoj de la hungara Esperanto-movado: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
unun -> unu
Linio 102:
* En januaro de [[1927]] polica enketo komenciĝis pro distribuado de malpermesitaj Esperantaj eldonaĵoj en ĉirkaŭaĵoj de [[Hódmezővásárhely]], [[Szeged]], [[Szentes]] kaj [[Orosháza]].
* La [[11-an de aprilo]] 1927 oni malpermesis en Hungario distribuadon de revuoj ''[[Sennaciulo]]'' kaj ''[[La Lernanto]]''.
* La [[6-an de majo]] 1927 privataj oficistoj de HESL-grupo gvidata de [[Aurél Stromfeld]] gastigis socialisman [[Franz Jonas]], unununu el la ĉefoj de la aŭstra laborista esperantista organizo, kiu aranĝis prelegojn en Esperanto.
* La [[25-an de marto]] [[1928]] la [[ĝendarmo]]j konfiskis Esperantan lernolibron kiel krimdokumento por "komunista dokumento" en Hódmezővásárhely, en kamparana domo.
* La [[19-an de aprilo]] 1928 socialdemokrata parlamentano Lajos Kabók interpelaciis en la parlamentejo pro la afero okazinta en Hódmezővásárhely. La ministro pri internaj aferoj protektis la ĝendarmaron, laŭ li tiu libro estis "komunisma gramatiko".