Uzanto:Rotsaert8000/provejo: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
dua versio de La Konkordo
Linio 7:
===Volapük===
 
[[Volapük]] estis la unua planlingvo kiu estis iom larĝe konata. Julien Waegenaere estis volapükisto ekde 1886. En 1892 Julien Waegenaere (loĝanta en Steenpoortstraat, poste en Doorniksewijk) estis membro de volapükista grupo kiu kunvenis en ''Au Moulin'', Steenpoortstraat kaj respondeculo por [[Okcidenta Flandrio]], poste por tuta Belgio. En 1995 per la gazeto ''L'Echo de Courtrai'' li plurfoje anoncis kurson kaj ekspozicion en ''Au Moulin''. Li demisiis en 1896.<ref>''Esperanto – Informilo'', januaro 1977</ref>
 
===Fruaj kortrijkaj esperantistoj===
Linio 13:
Almenaŭ du kortrijkaj studentoj havis gravan rolon en la ekestanta belga [[Esperanto-movado]].
 
[[Pierre Mattelaer]] (1880-1941) studis [[farmacio|farmacion]] en [[Leuven]] kaj estis kunfondinto kaj sekretario de la Esperantista Katolik-Universitata Grupo kaj dum sia tuta vivo aktivis en esperantistaj rondoj. Ne estas trovitaj mencioj pri li en la kortrijka gazetaro de la komenco de la jarcento.
 
[[Maurice Seynaeve]] (1877-?) studis medicinon en [[Gent]], tie fondis studentan grupon kaj estis administranto de revuo [[Belga Sonorilo]]. Li aperigis serion de artikoloj pri Esperanto en ''Journal de Courtrai'' (1903) kaj en ''De Gulden Spore'' (1904). En 1904 li diplomiĝis kaj ekloĝis en [[Heule]].<ref>Belga Sonorilo 70-1907</ref> Laŭ ''Tutmonda Jarlibro Esperantista'' (1910) li poste loĝis en [[Verviers]].
 
Aliaj kortrijkaj nomoj menciitaj en esperantaj fontoj estas doktoro Debrabandere, kaj advokato E. Goethals, Urbain Demey (dum la [[Unua Mondmilito]] internigita kaj kursgvidanto en [[Harderwijk]] kaj [[Zeist]], ([[Nederlando]]), kie li estas membro de grupo ''Ĉiam Antaŭon''), sed ĝis nurili ne estastroveblas trovitajen informojla prikortrijka grupo aŭ revuogazetaro.
 
===Ĉiam Antaŭen===
 
Urbain Demey (fervojisto) kun iu Vandeputte fondis en 1914 grupon ''Ĉiam Antaŭen'' kiu varbis ĉefe ĉe fervojistoj.<ref>''Esperanto – Informilo'', januaro 1977</ref> Nenio troveblas pri tiu grupo en la loka gazetaro. Dum la [[Unua Mondmilito]] Demey estis internigita kaj kursgvidanto en [[Harderwijk]] kaj [[Zeist]], ([[Nederlando]]), kaj aktivis kaj instruis en grupo ''Ĉiam Antaŭon'', pri kiu ekzistas fotoj.
 
==Ekesto de La Konkordo==