Uzanto:Rotsaert8000/provejo: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 7:
===Volapük===
 
[[Volapük]] estis la unua planlingvo kiu estis iom larĝe konata. Julien Waegenaere estis volapükisto ekde 1886. En 1892 Waegenaere (loĝanta en Steenpoortstraat, poste en Doorniksewijk) estis membro de volapükista grupo kiu kunvenis en ''Au Moulin'', Steenpoortstraat kaj respondeculo por [[Okcidenta Flandrio]], poste por tuta Belgio. En 1995 per la gazeto ''L'Echo de Courtrai'' li plurfoje anoncis kurson kaj ekspozicion en ''Au Moulin''. Li demisiis en 1896.<ref>''Esperanto – Informilo'', januaro 1977</ref>
 
===Fruaj kortrijkaj esperantistoj===
Linio 24:
===Ĉiam Antaŭen===
 
Urbain Demey (fervojisto, 1883-1952) kun iu<ref>En la esperanta gazetaro estas menciitaj J. kaj M. Vandeputte, ambaŭ instruistoj el Wevelgem. Eble estas nur unu persono.</ref> Van de Putte fondis komence de 1914 grupon ''Ĉiam Antaŭen'' kiu varbis ĉefe ĉe fervojistoj.<ref>''¨¨[[Belga Esperantisto]]'', februaro 1914; ''Esperanto – Informilo'', januaro 1977</ref> Nenio troveblas pri tiu grupo en la loka gazetaro. Dum la [[Unua Mondmilito]] Demey estis [[Koncentrejo|internigita]] en [[Harderwijk]] kaj [[Zeist]], ([[Nederlando]]), kaj tie, kun Alfred Nachtergaele (1890-1964) aktivis kaj instruis en grupo ''Ĉiam Antaŭon'', pri kiu ekzistas fotoj. Post la milito ''Ĉiam antaŭen'' ne reaktiviĝis. Kontraste, en la kortrijka gazeto ''Publicity'' ankoraŭ en 1939 aperis alvoko por kunveno de eksaj internigitoj en Harderwijk kaj Zeist el la regiono de Kortrijk.
 
==Ekesto de La Konkordo==
Linio 32:
==Kongresoj==
 
En 1932 La Konkordo organizis la trian [[https://eo.wikipedia.org/wiki/Flandra_Ligo_EsperantistaFlandra Ligo Esperantista#Kongresoj|flandran Esperanto-kongreson]] kaj samtempe festis sian kvinjariĝon. Je tiu okazo la grupo eldonis ilustritan turisman gvidilon pri Kortrijk.
 
En 1977 estis festita la 50jara jubileo dum la [[https://eo.wikipedia.org/wiki/Historio_de_la_EsperantoHistorio de la Esperanto-movado_en_Belgiomovado en Belgio#Belgaj_Kongresoj|59a Belga Kongreso de Esperanto]]. En la kongreslibro estas skizo de la historio de La Konkordo.
 
En 1989 La Konkordo gastigis la sepan [[Universala Medicina Esperanto-Asocio|Internacian Medicinan Esperanto-Konferencon]] (IMEK]