Anarki-pacismo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
esperantigita parametro, formatigo de titoloj, +Projektoj, kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 1:
[[dosieroDosiero:Anarcho-Pacifist flag.svg|thumbeta|rightdekstra|La blanka kaj nigra flago de anarki-pacismo (kaj foje de [[kristana anarkiismo]]).]]
'''Anarki-pacismo''' (ankaŭ '''pacisma anarkiismo''' aŭ '''anarkiisma pacismo''') estas [[Pacismo|pacisma]] formo de [[anarkiismo]], kiu tute malakceptas ĉian [[perforto]]n por iu ajn kialo.
 
== Historio ==
Anarki-pacismo aperis mallonge antaŭ la [[Dua Mondmilito]] en [[Nederlando]], [[Britio]], kaj [[Usono]], kaj estis granda forto en la sekvaj kampanjoj por [[nuklea senarmiĝo]]. Antaŭe mankis pacismo en anarkiismo, kiam dum la [[19-a jarcento]] [[propagando pro agado]] estis ofta formo de anarkiista agado, kaj tiom malfrue kiom [[1881]], anarkiistoj preskaŭ ĉiuj konsentis, ke perforto neeviteblis. [[Lev Tolstoj]], kvankam li kontraŭis la etikedon "anarkiismo," forte influis al anarki-pacistoj, kaj al [[Mohandas Gandhi]], [[Barato|barata]] estro por sendependeco, kaj pacisto kiu sinidentigis kiel anarkiisto. Tamen, Tolstoj kaj siaj sekvantoj neniam tute aliĝis al la organizita anarkiisma movado, kaj iom malamikis kontraŭ ĝi. Estis Ferdinand Domela Nieuwenhuis, kiu enanarkiismigis la pacisman skolon.
 
Inter anarki-pacistoj de la malfrua [[20-a jarcento]] estis la aŭtarkisto Robert LeFevre, kiu bazis pacismon sur sia kredo je la nerompebleco de posedaĵrajtoj. LeFevre ankaŭ parolis laŭte kontraŭ milito, kiun li konsideris produkto de la ŝtato, kaj konvinkiĝis pri la potenco de senperforta rezistado. [[Svedio|Sveda]] anarkiista verkisto Per Bylund ankaŭ esprimis anarki-pacismajn tendencojn.
 
Antaŭ la [[Unua Mondmilito]] jam estis tre kutima lapropagando en la anarkiismaj medioj kontraŭ la militoj kaj la armeo. Oni proponis metodojn kiel la objekto, dizerto kaj malobeo. Kiam eksplodis la milito, tamen, nur malmultaj homoj el la laborista klaso kuraĝis kaj kapablis eligi el la ŝtataj militagadoj. Tiuj kiuj objektis, ekziliiĝis al aliaj landoj, ekzemple el [[Francio]] al [[Hispanio]], kaj jam antaŭe el Hispanio al [[Latinameriko]], kio utilis por plifortigi la personajn kaj organizajn rilatojn inter anarkiistoj. Tamen la plej multo el la loĝantaro malaŭkultis la kontraŭmilitan propagandon kaj aliĝis al la ŝtataj armeoj. Post la milito renoviĝis la kritiko kontraŭ militoj kaj armeoj, ĉefe pro rakonto de la ekscesoj de la ĵusa militagado.
Linio 17:
Aliaj notindaj anarki-pacistoj inkluzivas je Ammon Hennacy kaj [[Jean-Paul Sartre]] (dum mallonga epoketo de [[1939]]-[[1940]]). [[Ursula K. Le Guin]] identigis anarki-pacismon kiel la ĉefan utopian temon en sia romano ''The Dispossessed''.
 
== Ideologiaj malsamoj ==
Dum anarki-pacismo estas ofte ligita kun religia anarkiismo, ekzemple kun la tolstoja [[kristana anarkiismo]] kaj kun [[budhisma anarkiismo]], nereligiaj kaj eĉ kontraŭreligiaj tendencoj nun aperis. La anarki-punka grupo Crass polemikigis malsaman formon de anarki-pacismo, kaj samptempe malakceptis ĉiujn religiojn, precipe la simbolojn de kristana mitologio, kaj eĉ estis minacata de leĝa persekuto en Britio pro krima blasfemo dum la komponaĵo "Reality Asylum." Kontraŭeco al perforto ne malpermesis al anarki-pacistoj akcepton de rezistadon aŭ eĉ revolucian agadon, se ĝi ne rezultas je perforto; fakte, estis ilia aprobo de rezistoformoj, kiuj konvinkis la anarki-pacistojn akcepti la [[Anarki-sindikatismo|anarki-sindikatisman]] ideon de ĝenerala striko kiel la granda revolucia armilo.
 
Kroma debato okazis kiam eksplodis la [[Hispana Enlanda Milito]] ([[1936]]-[[1939]]), kie rekte partoprenis ampleksa amasorganizo kiel la tiama [[CNT]]. Multaj anarkiistoj kaj anarkopacistoj atentigis la hispanajn kamaradojn pri la pacisma kaj kontraŭmilita tradicio de la anarkiismo, dum kontraŭantoj defendis sian agadon per la aserto, ke temas pri escepta okazaĵo, ke oni devas defendi kaj la revolucian eblon kaj la demokratan liberecon per la armiloj.
 
== Vidu ankaŭ ==
* [[Anarkiismo kaj Perforto]]
 
{{Projektoj}}
 
[[Kategorio:Anarkiismaj pensoskoloj]]