Sankt-Peterburgo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 144:
===Dum la Oktobra Revolucio===
{{Ĉefartikolo|Oktobra Revolucio}}
La [[Juliaj tagoj]] (ruse Июльские дни) estis periodo de maltrankvilo en tiama Petrogrado, inter 16a–20a de Julio [malnovstile 3a–7a de Julio] 1917. Ili estis karakterizitaj per spontaneaj armitaj manifestacioj fare de soldatoj, maristoj, kaj industriaj laboristoj kontraŭ la [[Portempa Registaro de Rusio]].
 
[[Dosiero:Brodskiy's Lenin.jpg|thumb|maldekstre|Pentraĵo de Lenin antaŭ la [[Instituto Smolnij]] fare de [[Isaak Brodskij]].]]
En Aŭgusto 1917, dum Lenin estis en Finnlando, la [[Lavr Kornilov|Generalo Lavr Kornilov]], Ĉef-Komandanto de la Rusa Armeo, sendis trupojn al Petrogrado en tio kio aspektis militista [[puĉo]] kontraŭ la Provizora Registaro. La ĉefministro [[Aleksandr Kerenskij]] turnis sin al la [[Petrograda Soveto]], inklude siajn Bolŝevikajn membrojn, petante helpon, kio permesis al la revoluciuloj organizi laboristojn kiel Ruĝa Gvardio por defendi la ĉefurbon. La puĉoklopodo elĉerpiĝis antaŭ atingi Petrogradon, sed la okazaĵoj estis permesintaj al la Bolŝevikoj reveni malferme al la politika scenejo.<ref> Pipes 1990, pp. 439–465; Rice 1990, pp. 150–151; Service 2000, p. 299; White 2001, pp. 143–144; Read 2005, p. 173. </ref> Timante kontraŭ-revoluciajn klopodojn el dekstremaj fortoj malamikaj de socialismo, la Menŝevikoj kaj la Social-Revoluciuloj kiuj dominis en la Petrograda Soveto ludis gravan rolon por premi la registaron normaligi rilatojn kun la Bolŝevikoj.{{sfn|Pipes|1990|p=465}} Kaj la Menŝevikoj kaj la Social-Revoluciuloj estis perdintaj multon de la popola subteno pro sia apogo al la Provizora Registaro kaj ties nepopulara kontinuigo de la milito. La Bolŝevikoj profitis tion, kaj tuj la pro-Bolŝevika marksisto Trockij estis elektita estro de la Petrograda Soveto.<ref> Pipes 1990, pp. 465–467; White 2001, p. 144; Lee 2003, p. 17; Read 2005, p. 174. </ref>