[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 57:
En tiu kunveno, Lenin ne havis gvidan rolon. La puno per kiu la administracio okazis ĉefe pro la afero de lia frato. La patro de la posta ministroprezidanto de la provizora registaro, [[Aleksandr Kerenskij]], kiu instruis Lenin ĉe la gimnazio kaj konsideris lin aparte bona lernejano, vane provis retirigi la punon.<ref>Dimitri Wolkogonow: ''Lenin – Utopie und Terror''; Düsseldorf, 1994 p. 33, p. 38f.</ref>
 
La familio translokiĝis en majo de la jaro [[1889]] en bienon ĉe [[Samara (urbo)|Samara]], kiun ĝi aĉetis, sed jam baldaŭ poste ludonis ĝin. Lenin montriĝis netalenta kiel bienmastrumanto kaj ankaŭ ne klopodis barajtibarakti prie.<ref>Robert Service: ''Lenin: Eine Biographie''. München: Beck, 2000, p. 110–112.</ref> Kontraŭe al poste disvastiĝinta diraĵo, li ne havis kontaktojn kun kamparanaj familioj, liaj scioj pri kamparaneco devenis de libroj kiel tiuj de [[Gleb Ivanoviĉ Uspenski]], kiu negative esprimiĝis pri rusaj kamparanoj, al kiuj li riproĉis ebriemon, perfortemon kaj malemon al fremduloj.
 
Lenin vivis do per la riĉaĵoj de la familio, longe promenadis, helpis la pli junajn gefratojn, legis politikajn librojn kaj daŭrigis sian jurostudadon aŭtodidakte.<ref>Robert Service: ''Lenin: Eine Biographie''. München: Beck, 2000, p. 113/114.</ref>