Fernando Botero: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Dosiero:Fernando Botero.jpg|eta|200px|Fernando BOTERO]]
[[Dosiero:Fernando Botero, Bird (1990), Singapore - 20040616.jpg|thumb|Granda Birdo|200px|right]]
'''Fernando Botero''' naskiĝis en la [[19-a de aprilo]] [[1932]] en [[Medellin]], [[Kolombio]]. Li estas pentristo kaj skulptisto. Lia [[stilo]] estas markata de rondegaj aŭ dikegaj roluloj aŭ figuroj.
 
De 1974 li famiĝis en la tuta mondo.
 
Kiel infano li estis fascinita de [[Baroka arkitekturo]] kaj la ilustraĵoj de [[Dia Komedio]] de [[Gustave Doré]]. Poste li deklaros, ke li "''neniam pentris ion alian krom la mondo, kiel li konis ĝin en [[Medellín]]''". En la aĝo de 16 jaroj li jam projektas la ilustraĵojn por la aldonoj de "El Colombiano", la plej grava ĵurnalo en sia hejmurbo. Tre juna, en [[1948]] li ekspoziciis la unuan fojon en Medellín.
 
En [[1952]] li gajnis la duan premion ĉe la IX Salono de kolumbiaj artistoj, organizitan ĉe la Nacia Biblioteko de [[Bogoto]]: li investas la premimonon por studvojaĝo al Eŭropo. En [[Hispanio]] li vizitas la [[Muzeon de la Herbejo]] en [[Madrido]], kie li konas interalie la verkojn de [[Francisco Goya]] kaj [[Ticiano]]. En [[Parizo]] li meditas pri franca avangarda arto kaj decidas interesiĝi pri la antikvaj pentristoj. Fine li alvenas en [[Italujo]], kie li kontaktas la ĉefajn verkojn de la itala [[Renesanco]], precipe de [[Giotto]] kaj [[Andrea Mantegna]] kiuj inspiras lin aparte tiom, ke li reproduktas plurajn ekzemplerojn de iliaj ĉefverkoj, tamen ne malestimante la aliajn aŭtorojn de la lernejo [[Siena|Sieno]], kaj de [[Toskanio]] ĝenerale.
 
En [[1955]] Fernando Botero revenas al sia patrujo kie li edziĝas kun [[Gloria Zea]], tiam Ministro pri Kulturo de Kolombio, kaj komencas ekspozicii siajn verkojn, sed ricevas fortajn kritikojn ĉar tiutempe la kolombia medio estis forte influita de la franca avangardo, kiun Botero anstataŭe malakceptis. Miskomprenita de la kolombia ĉirkaŭaĵo, Botero translokiĝas al [[Meksiko]], kie li malkovras por la unua fojo la eblojn plivastigi kaj dilatigi la volumon de formoj laŭ persona maniero. Trajto, kiu forte influos lian verkon. Sed ĝuste en [[1957]] li malkovras [[abstraktan ekspresionismon]], dum persona ekspozicio en [[Vaŝingtono]], danke al vizito al [[Novjorkaj muzeoj]]. Ankaŭ en [[1957]] li revenis al Bogoto, kie li gajnis la duan premion ĉe la X Salono de kolombiaj artistoj.
 
En [[1958]] li akiris la katedron pri pentrado ĉe la Bogota Arta Akademio. En la sama jaro, li ekspoziciis denove en Vaŝingtono, ĉe la [[Gres Gallery]]. Liaj verkoj estas ĉiuj venditaj la tagon de la inaŭguro.
 
Oni kontestis lin en Kolombio, pro kio Botero estas devigita forlasi sian landon, en malfortikaj ekonomiaj kondiĉoj. La Gres-Galerio en Vaŝingtono, kiu ĝis tiam subtenis lin, fermiĝas kaj la artisto, en severaj monaj malfacilaĵoj, eksedzigas sian edzinon. En [[1961]] io ŝajnas ŝanĝiĝi: la [[Muzeo pri Moderna Arto]] en Novjorko decidas aĉeti sian ''Gioconda en la aĝo de dek du '', sed lia unua novjorka ekspozicio montriĝas fiasko.
 
En [[1969]] li ekspoziciis en [[Parizo]], kie li ekloĝis en [[1973]] kaj daŭre dediĉis sin al [[skulptaĵo]]. Meze [[1970 | 1970]] li dediĉis sin preskaŭ ekskluzive al skulptaĵo dum certa periodo, kaj prezentis siajn verkojn en Parizo en [[1977]]. En [[1983]] li revenis al Italio kaj malfermis studion en [[Pietrasanta]], kie li restis kelkajn monatojn de la jaro, por esti proksima al la marmoraj ŝtonminejoj En la urbo Versilia li kreis du freskojn pri la temo ''Paradizo'' kaj ''Infero'' en la preĝejo de la Miserikordio.
 
En 1975 lia dua geedzeco finiĝas post la morto, en 1974, en trafika akcidento, de la tria filo Pedro, al kiu li dediĉos multajn el siaj verkoj. En la sama kazo Fernando Botero perdas la lastan falangon de la malgranda fingro de sia dekstra mano, kaj tio kondukos lin ofte skulpti grandegajn manojn. La plej aĝa filo, [[Fernando Botero Zea]], estis [[ministro]] pri defendo de Kolombio. En [[1978]] Botero geedziĝis kun Sophia Vari. Inter la plej gravaj eventoj estas la ekspozicio de liaj enormaj skulptaĵoj en [[Avenue des Champs-Élysées|Champs-Elysées]] en [[1992]], kaj aliaj en la publikaj spacoj de iuj eŭropaj urboj en [[1994]].
 
== Video ==
 
* [http://www.documen.tv/asset/Botero.html Documentary 52': Fernando Botero, the rebel]
 
== Kelkaj el liaj verkoj ==
<gallery widths="140px" heights="140px" perrow="6">
File:Botero Berlin - panoramio (2).jpg|Ekspozicio en Berlino
File:Gato, Botero.JPG|''Kato'', 1990, Barcelono, Hispanio
File:Maternidad de Botero (Oviedo).jpg|''Patrineco'', Oviedo, Hispanio
File:Mujer con espejo-Botero.jpg|''Virino kun spegulo'', 1987
File:Woman Smoking a Cigarette (36322452893).jpg|''Virino kun cigaredoj'', Yerevan
[[DosieroFile:Fernando Botero, Bird (1990), Singapore - 20040616.jpg|thumb|Granda ''Birdo|200px|right]]'', 1990, Singapuro
File:Centurion (5211881978).jpg|''Romia Militisto'', Cafesjian Artmuzeo, Jerevano, Armenio
File:'Man on Horse', bronze sculpture by Fernando Botero (Colombian), 1992, Israel Museum, Jerusalem, Israel.JPG|''Viro sur ĉevalo'', bronzo, 1992, en la Israela Muzeo, Jerusalemo, Israelo
File:2014 Erywań, Park przy Kaskadach (20).jpg|"La Kato", Jerevano, Armenio
File:Botero.La mano.JPG|''La Mano'', Madrido
File:Cascada, Ereván, Armenia, 2016-10-03, DD 19.jpg|''Fumanta Virino'', Cafesjian Artmuzeo, Jerevano, Armenio
File:Bilbao -Fernando Botero, Caballo con bridas (2009).jpg|''Caballo con bridas'', [[Bilbao]]
File:AdamandEve-FernandoBotero-20100414.jpg|''Adamo kaj Eva'', Singapuro
File:Ladamadebotero.jpg|''Sinjorino'', Medellíno
File:Goslar Botero 02.jpg|Skulpturo de Fernando Botero en Goslar
File:Kunstmuseum Liechtenstein 8a.JPG|Skulpturo de Fernando Botero fronte de la [[Kunstmuseum Liechtenstein]], Vaduz
File:Broadgate Venus 2020.jpg|''Broadgate Venus'', 1989, Londono
File:Cat statue created by Fernando Botero.jpg|''Kato'', Cafesjian Artmuzeo, Jerevano, Armenio
</gallery>