Sankt-Peterburgo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 157:
 
===Poste===
[[File:RIAN archive 2153 After bombing.jpg|desktre|thumb|260px|Civitanoj de Leningrado dum la 872-taga [[sieĝo de Leningrado|sieĝo]], en kiu mortis pli ol unu miliono da civiluloj, ĉefe pro malsatego.]]
Dum la [[Dua mondmilito]] la urbo eltenis severegan sieĝon fare de [[Nazia Germanio|germanoj]] (de la [[8-a de septembro]] [[1941]] ĝis la [[27-a de januaro]] [[1944]]), dum kiu mortis pli ol unu miliono da urbanoj. Vidu specialajn artikolojn: [[Sieĝo de Leningrado]] kaj [[Vojo de Vivo]]. La 1an de Majo 1945 [[Josif Stalin]], per Suprem-Komanda Ordono No. 20, nomis Leningradon, kun [[Stalingrado]], [[Sevastopolo]], kaj [[Odeso]], [[Urbo-Heroo]]j de la milito. Leĝo agnoskanta la honoran titolo de "Urbo-Heroo" estis aprobita la 8an de Majo 1965 (nome 20a datreveno de la venko en la nomita [[Granda Patriota Milito]]), dum la epoko de [[Leonid Breĵnev]]. La Prezidiumo de la Suprema Soveto de USSR premiis Leningradon kiel Urbo-Heroo per la [[Ordeno de Lenin]] kaj la [[Ora stelo de Heroo de Sovetunio|Ora stelo]] "pro la heroa rezistado de la urbo kaj tenaceco de la survivantoj de la Sieĝo". La Urbo-Heroa Obelisko kun la Ora stelo en la pinto estis instalita en Aprilo 1985.
 
Linio 164:
Leningrado donis sian nomon al la Leningrada Afero (1949–1952), nome grava okazaĵo en la postmilita politika luktado en Sovetunio. Ĝi estis rezulto de la rivaleco inter la eblaj sukcedantoj de Stalin el kiuj unu flanko estis reprezentita de la estroj de la urba organizaĵo de la [[Komunista Partio de Sovetunio|Komunista Partio]] — nome la dua plej grava en la lando post tiu de Moskvo. La tuta elita estreco de Leningrado estis detruita, inklude la iaman urbestron Kuznetsov, la tiutempan urbestron Pjotr Sergejeviĉ Popkov, kaj ĉiujn ties deputitojn; totale 23 estroj estis kondamnitaj al [[mortopuno]], 181 al prizono aŭ ekzilo (senkulipgitaj en 1954). Ĉirkaŭ 2 000 altrangaj funkciuloj tra la tuta Sovetunio estis elpelitaj el la partio kaj el Komsomol kaj forigitaj el estrecaj postenoj. Ili estis akuzitaj je rusa [[naciismo]].<ref> Zubkova, Elena Yurievna (1998). [https://books.google.es/books?id=IsNPwrLwmIcC&q=leningrad+affair&pg=PA132&redir_esc=y#v=snippet&q=leningrad%20affair&f=false "Chronology of Major Events".] En Ragsdale, Hugh (eld.). Russia after the war: hopes, illusions, and disappointments, 1945–1957. New York: M.E. Sharpe, Inc. pp. 132–133. ISBN 978-0-7656-0227-5. </ref>
 
[[File:Metro SPB Line1 Avtovo.jpg|thumb|maldekstre|Metrostacio de [[Avtovo (metrostacio en Sankt-Peterburgo)|Avtovo]] konsiderata inter la plej lukse ornamitaj metrostacioj en la mondo.]]
La [[Leningrada Metroo]] subtera metroa sistemo, desegnita antaŭ la milito, malfermiĝis en 1955 kun ok unuaj stacioj ornamitaj el [[marmoro]] kaj [[bronzo]]. Tamen, post la morto de Stalin en 1953, la perceptita ornama troigo de la stalinisma arkitekturo estis abandonita. El la 1960-aj ĝis la 1980-aj jaroj multaj novaj loĝejaj kvartaloj estis konstruitaj en la ĉeurbo; kvankam la funkciismaj apartamentaroj estis preskaŭ identaj unuj al aliaj, multaj familioj translokiĝis el la urbocentraj "kommunalka" por loĝi en apartaj apartamentoj.