Frosta Nokto: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
''Frosta nokto'' estas romano verkita de [[Ba Jin]] en 1946, esperantigita de Laŭlum kaj eldonita en Pekino en 1990. ''Frosta nokto'' priskribas la vivon de Chongqing, la Milittempa Ĉefurbo de la malnova Ĉinio, dum la jaroj 1944 kaj 1945. En la romano la verkisto priskribas '''familion de mizera oficisto''', sed tiu fono utilas por enkadrigi la personajn interrilatojn kaj la psikologian evoluon de la roluloj.
 
[[Dosiero:FROSTANOKTO4.jpg]]
 
==Enhavo==
Manko de interkompreno inter la bopatrino kaj bofilino Shusheng kaj ekonomia premo kreis familian tragedion ĉefe super ĉefrolo de Wenxuan. Tamen tiu simpla skemo plikomplikigas laŭ la disvolvo de tiuj '''tri karakteroj'''. Kiam malsano minacas la vivon de Wenxuan, la alproksimigo de japana armeo komplikigas la familian situacion. Vere la socipolitika kaj milita fono utilas por verigi la personan problemaron ĉefe de la tri roluloj, sed ne nur.
Linio 11 ⟶ 14:
 
'''La edzo''' estas la ĉefrolulo, kiu igas la romanon iome ekzistencialisma, ĉar li eĉ antaŭ la alveno de la plej malbonaĵoj, jam multe pripensas sian personan situacion rilate al sia rolo aŭ loko en la vivo. Tiurilate gravas la renkonton kun iama kunlernanto kiu tute vidas sian vivon ruinite. Li volis havi feliĉon kun edzino Shusheng, sed ankaŭ ne volas disiri de patrino laŭ tradicia kutimo. Malkuraĝo kaj tropensemo alportas lin al nenio.
 
==Naturalismo==
Iamaniere tiu romano iom alproksimiĝas al '''franca naturalismo de romanistoj de la 19a jarcento'''. Oni ne forgesu pri la parizaj jaroj de lernado de Bakin. Ambaŭ ĉefroluloj estas tro '''subpremitaj de siaj medioj'''. Malriĉeco, malsano, nestabila familio, timo pro proksimo de milito kaj ĉefe nemalsameco inter la medio de la edzo kaj de la edzino. Ŝajnas kvazaŭ la edzo estus kondamnita de sia medio: la malsano ftizo estas lia puno aŭ fato.
 
Tiu kondamno estas pensita de Xuan kiel senfina puno. Tre emocia estas la renkonto kun ekskunlernanto Boqing kiu eĉ pli ol Xuan suferas malbonan sorton en la vivo kaj la konsekvencoj kiuj tio igas por lia detruo.
 
Pri la detaloj estas eĉ tro naturalisma la priskribo de la konstanta kraĉado de sanga muko kiel "ornama" kadro de la evoluo kaj de la malsano kaj de la romana agado. Ankaŭ la detalemo per kiu oni parolas pri la mono bezonata por la ĉiutaga vivo, por la aĉetindaĵoj, tio kion oni sukcesas atingi, ktp. memorigas pri similaj detaloj en romanoj de [[Zola]] aŭ [[Flaubert]].