Fumaĵado: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
fumumo - ankaŭ PIV-a esprimo
Neniu resumo de redakto
Linio 4:
'''Fumaĵado''' aŭ '''fumumo''' estas la plej malnova — krom sekigado — nutraĵ-konserva kaj bongustiga metodo, en kiu oni elmetas marinitan [[karno]]n aŭ [[fiŝo]]n al [[fumo]], kie ĝi ricevas karakterizan guston kaj agrablan brunetan koloron. La karnon konservas la sekiga efiko de la fumo, kvankam kelkaj kombinaĵoj en la lignofumo (ekz. [[formaldehido]] kaj kelkaj alkoholaĵoj) estas mem konservaĵoj.
 
La fumada konservado aperis verŝajne en la sama epoko kun la kuirado. En kelkaj kulturoj oni perfektigis la manierojn tiel ekz. la fumadon de fiŝo en [[Skandinavio]] aŭ [[Nord-Ameriko]] kaj la fumadon de [[ŝinko]] en [[Eŭropo]] aŭ [[Usono]]. Meze de la [[20-a jarcento]], malpliiĝis la intereso por la fumaĵitaj nutraĵoj, pro apero de kemiaj konservaĵoj. La mektatamerkata bezono aperis nur denove je fino de la jarcento, kun populariĝo de la natura aŭ [[bionutrado]].
 
Oni plej ofte fumadas per malmola ligno (ligno de pinacoj, rezino kaŭzas amarecon de la karno) en varmo de 45 kaj 70 °C en fumkamero. La fumado daŭras — depende de la akvoenhavo, karnotipo — de kelkaj horoj ĝis kelkaj tagoj. Post la fumado, oni rapide malvarmigas la viandon kaj dispecigas kaj enpakas la pecojn por vendado aŭ stokado.
Linio 14:
== Vidu ankaŭ ==
* [[Marinado]]
* [[fumizo|fumizi]], blovi fumon sur plantojn, por mortigi insektojn ktp.
* [[fumigo]] de [[incenso]]
 
[[Kategorio:Fumaĵado| ]]