Koagulado: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
'''koaguliĝo''' PIV
Linio 1:
'''Koagulado''' aŭ '''koaguliĝo''' estas la procezo per kiu la [[sango]] perdas sian likvecon kaj iĝas [[ĝelo]], kiu siavice formas [[koagulo]]n aŭ [[trombo]]n. Tiu procezo eventuale rezultas en [[hemostazo]], tio estas, en la ĉeso de la perdo de sango el damaĝita tubo, sekvita de ties riparo. La mekanismo de koagulado postulas la aktivigon, aligon kaj agregado de [[Trombocito|platetoj]], kune kun la stokado kaj maturigo de la fibrino. La disordoj de la koagulado estas statoj de malsanoj kiuj povas okazigi spontanajn [[hemoragio]]jn, formadon de [[hematomo]]j aŭ ŝtopkoagulado ([[trombozo]]).<ref> David Lillicrap; Nigel Key; Michael Makris; Denise O'Shaughnessy (2009). Practical Hemostasis and Thrombosis. Wiley-Blackwell. pp. 1-5. ISBN 1-4051-8460-4. </ref>
 
La mekanismo de koagulado estas tre bone konservita tra la diversaj specioj en la biologio; en ĉiuj [[mamuloj]], la koagulado postulas ĉelajn faktorojn (platetoj) kaj proteajn faktorojn (koagulfaktoroj).<ref> Alan D. Michelson (26a de oktobro 2006). [https://books.google.es/books?id=GnIQGmiSylkC&pg=PA3&redir_esc=y#v=onepage&q&f=false Platelets.] Academic Press. pp. 3-5. ISBN 978-0-12-369367-9. Konsultita la 19an de julio 2020. </ref> La sistemo estis etende studita en homoj, specio en kiu ĝi estas plej bona komprenita.<ref> Schmaier, Alvin H.; Lazarus, Hillard M. (2011). Concise guide to hematology. Chichester, West Sussex, UK: Wiley-Blackwell. p. 91. ISBN 978-1-4051-9666-6. </ref>