UNESKO-Rezolucio IV.1.4.422 de Montevideo pri Esperanto 1954: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 5:
 
== Preparlaboroj ==
En [[1950]] [[petskribo]] pri Esperanto estas transdonata al [[Unuiĝintaj Nacioj]] (UN) kun 900 000 subskriboj privataj kaj 500 subskriboj de establoj, asocioj kaj similaj. Notindas, ke UN kiel Unesko ne rilatas al individuoj.
UN transdonas la petskribon al Unesko.
Ne klaras, ĉu UN transdonis la petskribon al Unesko por arkivi ĝin aŭ por trakti ĝin. [[UEA]] puŝas al la dua eblo.
Linio 11:
[[1952]]: fondo de CED '''[[Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj]]''' laŭ propono de [[Ivo Lapenna]]. Preparo de dokumentoj okazas.
 
== Koridora agado ([[lobiado]]) ==
Grava strategio: Lobiado = koridora agado. Esperantistoj klopodas kontakti la naciajn Unesko-Komisionojn proponante la traktadon de la petskribo. La nacia Unesko-Komisiono povas, se ĝi konsentas kun la propono, kontakti la registaron de sia lando. La registaro povas kompreni kaj akcepti la argumentojn transdonitajn. Tiukaze la registaro povas komisii al sia delegacio ĉe Unesko proponi tion por enmeto en la tagordon de la Ĝenerala Konferenco.
 
== Labormaniero de Unesko ==
Tri komisionoj decidas pri la tagordo de la Ĝenerala Konferenco. Se ĉiuj konsentas, okazas debato en la plena kunsido de la Konferenco kaj fine ĉiuj delegacioj voĉdonas. Eble ili voĉdonos favore al tiu propono, eble ne. Jen la vojo por atingi ion ĉe Unesko kaj UN.