UNESKO-Rezolucio IV.1.4.422 de Montevideo pri Esperanto 1954: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 46:
Okazas negativa interveno de la delegito el [[Danlando]]. Li primokas Esperanto. La Konferenco rapide traktas la punkton. Rezulto de la voĉdono: 3 por, 23 kontraŭ, 19 sindetenoj.
Urugvaja Espernanto-Societo publikigas artikolon pri neserioza laboro de Unesko. Ĵurnalistoj intervjuas la UEA-reprezentanton Lapenna, homoj vizitas la ekspozicion... Aperas multaj artikoloj pri tiu incidento, aŭdiĝas radio¬elsendoj. La tuta popolo reagas forte en la urbo. La vento turniĝas.
 
== Fina pozitiva voĉdono ==
Delegitino el la delegacio de [[Meksiko]] estas konvinkita de Lapenna kaj pozitive intervenas. Per tio Lapenna obtenas kunvenon kun la gvidantoj. La gvidantoj jesas pri nova voĉdono. Rezulto de la voĉdono kadre de la Ĝenerala Asembleo: 30 jes, 5 ne, 17 sindetenoj. Tiu voĉdono okazas la 10an de Decembro 1954 je 17h30, do tutfine de la Ĝenerala Konferenco. La baloto okazas sabate posttagmeze fine de streĉa semajno, en somera decembro: mankis pluraj delegitoj. Voĉdonas 52 Ŝtatoj el 72; konsekvence 20 estis jam for.
 
== Ivo Lapenna komentas ==
Lapenna faras intensan lobiadon dum la tuta Konferenco, ĉu en koridoro, ĉu sur ŝtuparo, ĉu en restoracioj, ĉu en salonoj.... Li rilatas al delegacioj ĉefe en la franca. (Laŭ eseo de Carlo MINNAJA)
 
Pozitivaj konsideroj: „Aprobo sekvas el celkonscio, intuicio, kapablo, jura kaj procedura kompetento.” Plie: „Hazardo, favoraj cirkonstancoj”.
 
Negativaj konsideroj: Insidoj de malamikoj. Abruptaj pensoŝanĝoj. Perfiditaj promesoj. Plena ignorado. Nekompetento. Pluraj delegitoj tute ne konscias pri la nekontentiga aspekto de la lingva situacio. La diversaj membroj de unu delegacio ne havas la saman opinion. Membroj de delegacioj diras, ke ili ricevis instrukciojn de sia [[registaro]]. Publika voĉdono per levo de mano: pluraj delegitoj ŝanĝas sian opinion en tiu momento.
 
==Montevidea Rezolucio de [[Unesko]], 1954==