Arkta ortografio: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
-speco
 
Linio 1:
'''Arkta ortografio''' ([[latino|latine]] ''ortographia arctica'') estas [[pazigrafio]] proponita de [[hispanio|hispano]] [[Juan Caramuel]] (kiu ankaŭ kreis [[Logodaedaia]] kaj [[Ars notaria]]) [[1656]], bazita sur [[Mono-panglottus]]. Caramuel diris ke sonĝis pri popolo en [[Arkto]], kiu havis skribmanieron (aŭ "[[ortografio]]n") kompreneblan al ĉiuj. La [[signo]]j estas kunigitaj en unu [[pentagramo]], iom simile al kelkaj sistemoj de [[stenografio]].
 
La [[simbolo]]j montras [[klaso]]jn kaj [[speco]]jnspecojn, kiel en plejparto de pasigrafioj. Naŭ lineaj simboloj estas pri konkretaj aferoj, naŭ pri "simplaj" ideoj, naŭ pri [[koncepto]]j, ktp. La lineojn oni povas kruzigi per streketoj (´`), kiuj montras la neadon de ĉefa ideo. Por montri specojn, oni faras "denton" en precipa lineo. Estas nigraj kaj blankaj simboloj por montri 14 gramatikajn rilatojn, la litero S montras ke iu simbolo ne estas nomo, sed gramatikan elementon. Krom tiu, multaj aliaj karakteroj, kiel [[komo]]j, [[punkto]]j kaj [[numero]]j estas uzitaj.
 
La [[kazo]]j indikataj de gramatikaj simboloj estas ses: [[nominativo]], [[genitivo]], [[dativo]], [[akuzativo]], [[vokativo]] kaj adverba. La nominativo estas simila al akuzativo kaj al vokativo, ĉar la subjekto ĉiam venas antaŭ la [[verbo]] kaj la rekta objekto, post la verbo. Por montri la genitivon, oni uzas unu punkto (.), du por la dativo kaj tri por la kazo adverba. La adjektivoj estas neŝanĝeblaj.