8-a de decembro: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 42:
* [[1925]]: [[Adolf Hitler]] eldonis ''[[Mein Kampf]]'' - post la [[Hitler-puĉo]] el 1923, en malliberejo Hitler pliklarigis sian [[Nacisocialisma Germana Laborista Partio|nacisocialisman]] [[ideologio]]n
* [[1937]]: En [[Krynica-Zdrój]] ekfunkciis [[funikularo]], unua en la [[Dua Pola Respubliko]]
* [[1938]]: [[Lavrentij Berija]] anstataŭis ĉefon de [[NKVD]] [[Nikolaj Jeĵov]], kunrespondeca pri t.n. [[masakro de Katin]] de dekkelkaj miloj polaj [[oficiro]]j kaj [[deporto]] de miloj de [[poloj]]
* [[Dua mondmilito]]:
** [[1939]]: [[Germana okupado de Pollando]]: [[Rudolf Hess]] malfermis [[Kanalo de Gliwice|kanalon de Gliwice]] je la nomo de [[Adolf Hitler]] kiel [[kanalo (akvovojo)|akvovojon]] ligantan la urbon kun la rivero [[Odro]]; sekureca polico [[pafekzekutado|pafekzekutis]] en Bukowiec ([[distrikto Wągrowiecki]]) 107 polojn (politikaj kaj sociaj agantoj kaj [[Ribelo de Grandpolujo|ribelintoj de Grandpolujo]]), en [[Distrikto Gostyński]] 6 polojn pro posedo de [[armilo]]j, en [[Ostrołęka]] 9 polojn kaj 24 judojn, en [[Gniezno]] dekkelkajn polojn; komandanto de germana [[regimento]] de polico en [[Varsovio]] informis pri pafmortigo de 31 virojn; germanoj [[deportado|deportis]] de [[Suwałki]] 7843 judojn; de [[Varsovio]] al [[Romo]] iris unua [[kuriero|kurierino]] de [[Servo al Venko de Pollando]]; en [[Varsovio]] okazis membrokunveno de fondita oktobre 1939 Sekreta [[instruisto|Instruista]] Organizo por pridiskuti organizan kaj programan koncepton de sekreta instruado; en [[Poznań]] el kunligo de 4 [[konspiro|konspiraj]] organizaĵoj fondiĝis Volontula Soldataro de Okcidentaj Teritorioj; [[Romo]]: [[Galeazzo Ciano]] notis en [[taglibro]] interparolon kun finna parlamentano, kiu ''konfidence diras, ke [[Germanio]] mem liveris [[armilo]]jn al [[Finnlando]], ĉerpante de [[predo]]j, akiritaj dum la [[invado en Pollandon|milito kun Pollando]], kio atestas, ke germana-[[bolŝevismo|bolŝevika]] pliproksimiĝo estas malproksima de tia perfekteco, kian oni imagas en [[Berlino]]. Fakte regas malfido, malestimo kaj malamo''; [[Francio]]: anonco de [[leĝo (jura)|leĝo]] atribuanta al [[registaro]] dum la milito privilegion agi per [[dekreto]]j kaze de tuja bezono