Comix Zone: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kreis novan paĝon kun "'''Comix Zone''' (japane コミックスゾーン) estas videoludo en ĝenro de arkada agado, eldonita por ludstacio Sega Mega Drive en la jaro 1995..."
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 11:30, 20 jun. 2021

Comix Zone (japane コミックスゾーン) estas videoludo en ĝenro de arkada agado, eldonita por ludstacio Sega Mega Drive en la jaro 1995 (post kvin jaroj estas adaptita por aliaj platformoj). La ĉefa specialaĵo de la ludo estas ĝia stiligo je komikso - eventoj de la ludo okazas sur paĝoj de komikso. Muzikon por la ludo verkis komponisto Govard Drossin, kaj pri grafiko laboris ĉefe pentristoj de komiksoj.

Enhavo

Skeĉ' Terner, pentristo kaj sendependa rok-muzikisto, laboras pri sia nova komikso sub nomo Comix Zone. En lia laboro temas pri provo de Nova Monda Imperio savi la Teron de atako de ribelemaj aliplaneduloj, kiujn kun inspiro elpensas Skeĉ'.

Unufoje nokte, kiam Skeĉ'trankvile laboris pri la komikso, komenciĝis forta fulmotondro, kaj unu el fulmoj trafis domon de Terner, tuŝante ankaŭ lian labortablon. En sama momento ĉefa antagonisto de la komikso Mortus elŝiriĝis en realan mondon kaj enĵetis en Comix Zone konfuzitan pentriston. Pro tio ke mem Mortus estas pentrita persono, li ne povas plene korpiĝi fizike en reala mondo, dum la aŭtoro de komikso estas viva.

Ene de la komikso Terner renkontas generalon Alisa Cejan', kiu opinias lin superheroo, veninta por savi la postapokaliptan mondon de Mortus kaj de aliplanedaj okupantoj. Malgraŭ protesto de Skeĉ', Alisa sendas lin plenumi taskojn, tenante kontakton kun li pere de radio. Mortus, kiu troviĝas en la reala mondo, penas ajnmaniere malhelpi al Terner, alpentrante por li superfluajn malamikojn kaj, unufoje, eĉ bruliginte parton de paĝo.

En la ludo estas tri diversaj finoj, kiuj dependas de rezulto de la lasta kontraŭstaro kun Mortus. Kadre de bona fino Skeĉ', venkinte Mortus, sukcesas savi Alisa, kaj ili kune lasas la mondon de Comix Zone. Kadre de malbona fino Skeĉ', venkinte Mortus, ne sukcesas savi Alisa, kaj en fina videaĵo estas montrite kiel li sopiras pri ŝi. Se ja heroo pereis, antagonisto Mortus korpiĝas en la reala mondo, transformiĝante de pentrita persono en la vivantan.

Ludprocezo

Comix Zone - estas platformludo, en kiu la ludanto gvidas Skeĉ' Terner, troviĝanta ene de sia propra komikso kaj penanta liberiĝi el ĝi antaŭ ol liaj propraj kreaĵoj lin pereigos. Ĉiu nivelo konsistas el du paĝoj. Krom la ordinaraj atakmanieroj, kiel manbatoj, piedbatoj kaj saltoj, Skeĉ' povas kunhavi ĝis tri aĵoj en sia inventaro. Krom armilo, kiel bomboj kaj tranĉiloj, kiujn ankaŭ eblas uzi por detruado de baroj, Skeĉ povas kolekti bokalojn por restarigi la sanon, kaj "pugnon" kiu transformas Skeĉ' en Super-Skeĉ', forte atakanta ĉiujn malamikojn sur la ekrano. Ankaŭ heroo havas raton, kiu helpas trovi sekretojn kaj detrui barojn.

Skeĉ povas deŝiri de paĝo peceton de papero kaj fari el ĝi paperan aviadileton, kiu damaĝas malamikojn, sed tio kostas ioman kvanton de la sano, kaj ankaŭ povas damaĝi lin mem. Por atingi sekvan paĝon estas bezonate venki ĉiuj malamikojn kaj foje malkovri kelkajn sekretojn. Kelkajn paĝojn eblas pasi per diversaj vojoj.

La heroo havas sanskalon, kiu malaltiĝas se ludanto ricevas damaĝon de malamikoj aŭ domaĝas sin kontraŭ certaj baroj. Ĝi ankaŭ malaltiĝas se ludanto batas aĵojn. Se Skeĉ' perdos tutan sian sanon aŭ falos en kavon, la ludo finiĝos kaj Mortus okupos lokon de Skeĉ' en la reala mondo.

Comix Zone estas farita por uzado kun 6-butona regilo: la butonoj X, Y kaj Z kongruas kun tri ujoj de la inventaro. Dum uzado kun 3-butona regilo, la butono C reŝaltas elementojn, kaj la butono A aktivigas elementon. La butono C kun 6-butona regilo estas uzata por elektita ago (defaŭlte tio estas bloko), kun 3-butona regilo bloko estas aŭtomata.


Esperantigo

Ekzistas traduko en Esperanton. [1]

Referencoj

  1. Retmesaĝo de Anna Striganova 13 julio 2021: La projekto estas tradukoj de kelkaj ludoj. Ĝi provizore havas nur jutub-kanalon kun prezentoj de la tradukoj: https://www.youtube.com/channel/UCp-oYldiSoXsRK_Hnd3Gp2Q