21-a de junio: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 47:
* [[1939]]: Protektoro [[Konstantin von Neurath]] komencis sur teritorio de la [[Protektorato de Bohemio kaj Moravio]] enkonduki [[kontraŭjudismo|kontraŭjudajn]] regularojn, validaj en la [[Tria Regno]]
* [[Dua mondmilito]]
** [[1940]]: [[Germana okupado de Pollando]]: la plej granda germana [[pafekzekutado]] de [[poloj|polaj]] [[intelektulo]]j en [[Palmiry]] kadre de [[gestapo|gestapa]] [[Eksterordinara Ekstermiga Agado]] (samtempa kun la simila soveta [[masakro de Katin]], kie pereis unusola virino [[Janina Lewandowska]] kaj en [[Palmiry]] ŝia fratino Agnieszka Dowbor-Muśnicka, ambaŭkaze misinformitaj, kaj en arbaroj) - dum du tagoj per 3 transportoj oni forveturigis de [[Pawiak]] al [[Kampinos]]-arbaro 378 personojn, en tio sociajn agantojn kaj politikistojn, i.a. mortfalis marŝalo [[Maciej Rataj]] kaj olimpikisto [[Janusz Kusociński]]; [[Okcidenta Fronto (Dua Mondmilito)|Okcidenta Fronto]]: en orienta [[Francio]] germanoj okupis [[Strasburgo]]n; malsukcesa provo organizi reziston en [[Bretonio (franca regiono)]]; frumatena itala [[invado]] al Francio komencita en [[Okcidentaj Alpoj]]; en [[Francio]] [[brigada generalo]] Bronisław Duch, komandanto de la Una Divizio de Grenadistoj, ordonis likvidi armilaron kaj malfondon de la [[divizio]] - en [[Francio]] el ĉirkaŭ 16 mil polaj soldatoj 900 mortfalis, ĉirkaŭ 1500 perdiĝis kaj ĉirkaŭ 2800 vundiĝis (parto de ili transiris al Britio, la alia iris al germana mallibero aŭ batalis en la pola kaj [[franca rezistado]] en Francio); [[pola ekzila registaro]] evakuiĝis de [[Francio]] al [[Londono]], kie setliĝis - kune kun divizia generalo [[Władysław Sikorski]] (bonvenigita de la brita reĝo) kaj armea generalo [[Kazimierz Sosnkowski]]; [[Mediteraneo]]: franca-brita pripafo de [[Bardia]]; [[Rio-de-Ĵanejro]]: unua pola [[piloto]] ekservis en la brita helpa aera transporto (ATA) okupiĝante interalie pri livero de [[militaviadilo]]j - fine de la jaro jam servis 8 polaj pilotoj, en tio 3 virinoj kune kun Jadwiga, la filino de [[Józef Piłsudski]]
** [[1941]]: Laŭ raporto de germana komandejo en [[Lublin]] sur la loka protestanta tombejo oni enterigis (de la 17-a de septembro 1939) ĝis nun 117 soldatojn de [[Wehrmacht]], 8 membrojn de [[SS (organizo)|SS]], 3 oficistojn kaj 1 policanon; en [[Sieradz]] mortis, batita de germanoj, pastro Aleksander Brzeziński, soci-kleriga aganto; en [[Drohiczyn]] pereis en nekonataj cirkonstancoj direktoro de la urba [[malsanulejo]] Aleksander Kuropatwiński; [[Nord-Afrika kampanjo]]: en okcidenta [[Etiopio]] [[italoj]] pro timo antaŭ [[partizano]]j redonis [[Ĝima]] al [[britoj]] kaj retiriĝis; Siria Fronto: post rompo de la rezisto de trupoj de la [[reĝimo de Vichy]] en antaŭurboj de [[Damasko]], kiuj retiriĝis okcidenten al la urbo kiel unuaj venis [[Libera Francio|"liberaj francoj"]]; [[Usono]] ekpostulis fermon de ĉiuj italaj [[konsulejo]]j sur ĝia teritorio; [[Sovetunio]]: post informoj flanke de [[spionado|spiono]] kaj konsento de [[Stalin]] [[Georgij Ĵukov]] subskribis direktivon: "dum 22-a ĝis 23-a de junio eblas surpriza atako de [[germanoj]]"; en [[Londono]] fondiĝis Asocio de Polaj [[Ekonomikisto]]j en [[Unuiĝinta Reĝlando]] kun nombro de 60 membroj - fine de la jaro eldonis dulingvan kvaronjaran revuon "Ekonomista Polski. The Polish Economist"; [[Budapeŝto]]: laŭ "[[Wieści Polskie]]" sovetaj regopovoj forigis monumenton al [[Józef Piłsudski]] en lia naskiĝvilaĝo Zułów ([[distrikto Vilno]]); nokte de la 21-a/22-a de junio, Rumana Armeo lanĉis armean operacon por liberigi [[Besarabio]]n kaj Nordan [[Bukovino]]n de soveta okupado
** [[1942]]: [[Germanoj]] pafmortigis en [[Przasnysz]] 22 personojn; regopovoj de [[Poznań]] malpermesis vendi [[frago]]jn al [[poloj]]; [[Nord-Afrika kampanjo]]: germanaj-italaj [[trupo (armeo)|trupoj]] [[Sieĝo de Tobruko|konkeris Tobruk]]; Nacia Komitato de Poldevenaj Usonanoj fondiĝis laŭ iniciato de posteuloj de [[Józef Piłsudski]]; [[Orienta Fronto (Dua mondmilito)|Orienta Fronto]]: [[Ruĝa Armeo]] malformigis Ĉefan Komandantaron de Sud-Okcidenta Direkto