Medo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e supozeble ŝatata kaj ne ŝtata?
Redaktis eraron, kie diris ke medo fariĝas de medo mem, anstataŭ de mielo
Etikedoj: Poŝtelefona redakto Redakto de poŝaparata retejo
Linio 3:
'''Medo''' aŭ '''mielakvo''' ({{ru}}: медовуха ''medovuĥa'', {{no}}: Mjød, {{de}}: Met, {{pl}}: miód pitny ''miut pitni'', [[Anglio|malnov-angle]]: ''meodu'', [[Ukrainio|ukraine]]: ''med'', [[Litovio|litove]]: ''midus'', [[Persio|perse]]: ''mey'', {{sk}}: ''medovina'') estas alkohola drinkaĵo, kiun oni drinkas en meza kaj [[Orienta Eŭropo]] kaj ankaŭ en [[Skandinavio]]. Speciale ŝatata ĝi estas en [[Rusio]], [[Pollando]] kaj [[Ukrainio]]. Ĝi estas farata el [[mielo]], kiun oni diluas per akvo. Kiel ĉe vino oni aldonas giston por ke la likvaĵo [[fermentado|fermentu]]. La drinkaĵo havas flavecan koloron kaj enhavas 10 ĝis 15 vol-% da alkoholo. Oni drinkas ĝin dum ĉetablaj festoj kaj ankaŭ dum vintraj [[foiro]]j.
 
'''Seskvi-medo''' aŭ '''dutriona medo''' — t.e. dum la fermentado uzitaj du trionoj da medomielo kaj unu triono da akvo
 
'''Duonmedo''' — t.e. dum la fermentado uzitaj duono de medomielo kaj duono de akvo
 
'''Trionmedo''' — t.e. dum la fermentado uzitaj unu triono da medomielo kaj du trionoj da akvo
 
'''Kvaronmedo''' — t.e. dum la fermentado uzitaj unu kvarono da medomielo kaj tri kvaronoj da akvo
 
Medoj estas produktataj kun diversaj aldonaĵoj (spicoj, herboj, diversaj sukoj), do pro tio estas nomataj: '''spica medo''', '''herba medo''', '''lupola medo''', '''cinama medo''', '''zingibra medo''', '''pipra medo''', '''vanila medo''', '''junipera medo''', '''padusa medo''', '''framba medo''', ktp.