Arcaĥa Respubliko: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Roboto: Aldonado de kategorio Administraj unuoj fonditaj en 1991
Forigis la dosieron Vladimir_Lenin_and_Joseph_Stalin,_1919.jpg forigitan el la Komunejo de Ellywa: per [[:c:Commons:Deletion requests/Files in Category:Photographs by Pyot
Linio 76:
Post la disiĝo de la Federacio, gravaj teritoriaj kaj etnaj disputoj inter armenoj kaj azeroj okazigis malferman militon inter la ĵus fonditaj demokratiaj respublikoj [[Armena Demokratia Respubliko|Armenio]] kaj [[Azerbajĝana Demokratia Respubliko|Azerbajĝano]]. La milito koncentriĝis en la distriktoj [[Qazaj]], [[Sjuniko]], [[Naĥiĉevano]] kaj Karabaĥo mem. La disputo enfokusiĝis en la kreado de landlimo por ambaŭ landoj en tiuj menciitaj provincoj. La armenoj de Karabaĥo intencis proklami sendependan respublikon, sed ili malsukcesis pro la maleblo kontaktiĝi kun Armenio. Post la otomana malvenko en la Unua Mondmilito, britaj trupoj okupis la regionon de [[Transkaŭkazio]] en [[1919]], metante la regionojn de Karabaĥo kaj [[Sjuniko|Zangezuro]] sub mandato de [[Ĥosrov Bejo Sultanov]], dume la definitiva decido pri la estontenco de la regiono estis prenita en la [[Konferenco de Parizo 1919]]<ref>{{en}} [http://www.armeniaforeignministry.com/fr/nk/nk_file/article/3.html Ministerio pri eksteraj rilatoj de Armenio: cirkulero de kolonele D. I. Shuttleworth]</ref>.
 
 
[[Dosiero:Vladimir Lenin and Joseph Stalin, 1919.jpg|eta|maldekstra|225px|Stalino kaj Lenino, 1919. Bildo pri Stalino kiam li estis la Komisario de la Popoloj]]
[[Dosiero:Apartments in NKR.JPG|eta|225px|Sovetepokaj konstruaĵoj en Stepanakerto fronte al la hotelo Nairi.]]
Malgraŭ tio ke la decido estis atendata, la 11-a ruĝa armeo invadis [[Kaŭkazio]] kaj dum tri jaroj ĝi organizis la malsamajn landojn en la [[Transkaŭkaza Federacia Soveta Socialisma Respubliko]], kiel parto de [[Sovetunio]]. Laŭ inspiro je la organizado de la soveta ŝtato, la bolŝevikoj kreis Kaŭkazan Buroon, konsistanta el sep membroj, supergvidataj de la [[Popolkomisaro|Komisaro de la Popolo por la Naciecoj]]<ref>{{en}} Emmanuel Karagiannis, ''Energy and Security in the Caucasus'', RoutledgeCurzon, [[Londono]], 2002 ISBN 0-7007-1481-2, p. 36, 40.</ref> [[Iosif Stalin]]. Kvankam la buroo voĉdonis 4 kontraŭ 3 favore al regado de [[Montara Karabaĥo]] sub la aŭtoritateco de la ĵus fondita [[Armena Soveta Socialisma Respubliko]], protestoj venintaj el la gvidantoj de la Komunisma Partio de Azerbajĝano, inkluzive de ĝia gvidanto [[Nariman Narimanov]], krom kontraŭsoveta ribeliĝo en [[Erevano]] en [[1921]], tio komplikis la rilatojn inter [[Armenio]] kaj Rusio. Ĉi tiuj faktoroj igis la komitaton revizii la decidon, por fine trovi lokon al la ĵus kreita [[Aŭtonoma Provinco Montara Karabaĥo]] ene de la SSR [[Azerbajĝano]] en [[1923]], lasante la loĝantaron je 94% da armenoj sub regado de registaro el alia nacieco<ref>{{hy}} Viktor Hambardzumyan kaj aliaj, « Լեռնային Ղարաբաղի Ինքնավար Մարզ (ԼՂԻՄ) », en ''Soviet Armenian Encyclopedia'', volume 4, [[Erevano]], 1978, p. 576.</ref><ref>{{en}} A. N. Yamskov, « Ethnic Conflict in the Transcausasus: The Case of Nagorno-Karabakh », en ''Theory and Society'', volumo 20, numero 5 (1991), p. 659.</ref>. La ĉefurbo estis translokigata de [[Ŝuŝi]] al Ĥankendi (rebaptata kiel ''[[Stepanakerto]]'' post iom da tempo).