Prepozicio: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Gauss (diskuto | kontribuoj)
e interwiki
Jim Henry (diskuto | kontribuoj)
loko de prepozicia sintagmo en frazo; prepozicio kiel prefikso; uzo de "far"
Linio 8:
 
En la jena frazo:
 
:La kato dormas '''sur''' ''la tablo''.
 
la prepozicia frazparto "sur la tablo" rolas kiel [[komplemento]], kaj esprimas, kie dormas la kato. La prepozicio mem estas "sur", montrante lokan rilaton de la okazaĵo, kaj ĝia objekto "la tablo" estas la centro de la loka rilato.
 
Prepoziciaj sintagmoj kutime sekvas la modifitan vorton, kiel en postpoziciaj lingvoj la postpoziciaj sintagmoj kutime malsekvas la modifitan vorton. La ordon oni tamen povas renversi en poezio: ekzemple, "'''En la mondon''' venis nova sento".
 
En Esperanto, la angla, la germana kaj pluraj aliaj lingvoj, multaj prepozicioj povas ankaŭ roli kiel prefiksoj. Oftaj ekzemploj en Esperanto inkluzivas "eldoni", "pripensi", "alveni".
 
Kelkaj diras (interalie [[William AULD]] en ''La Fenomeno Esperanto''), ke oni povas fari prepozicion el nuda radiko. Plej ofte uzataj tiel estas ''far'' (= fare de, farita de) kaj ''cel'' (= cele al, celante). Sed tiu uzo ankoraŭ ne estas ĝenerale akceptata.
 
En kelkaj [[planlingvo]]j, interalie [[Volapuko]] kaj [[Vorlin]], oni povas fari prepozicion el baza radiko per gramatika finaĵo, kiel oni faras substantivojn, verbojn, adjektivojn, kaj adverbojn en Esperanto per la diversaj finaĵoj.
 
[[bg:Предлог]]