São Luís (Maranjo): Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
→‎Historio: Mi redaktas pri la Nederlanda Invado en 1641.
Linio 51:
 
Komandita de [[Alexandre de Moura]], la luzitana trupo elpelis la francojn en 1615 kaj [[Jerônimo de Albuquerque]] estis elektita por komandi la urbon. [[Azoroj|Azoranoj]] alvenis en 1620 kaj sukerkana plantejo por produktado de sukero kaj brando iĝis la precipa ekonomio de la regiono. La indianoj estis uzataj kiel laborforto en agrikulturo. La produktado estis malgranda dum la 17a jarcento kaj, pro tio, ke mono praktike malcirkulis en tiu regiono, plusoj estis intersanĝitaj por devenintaj produktoj de [[Parao]], Amazonio kaj Portugalio.
 
=== Nederlanda invado ===
Ĉirkaŭ 1641, nederlanda ŝiparo konsistita el 18 ŝipoj kaj 1000 soldatoj alvenis al San-Luiso. La ĉefa celo de la nederlandanoj estis elvolvi sian sukeran produktadon en la nordorienta parto de Brazilo. Antaŭ la alvenado al San-Luiso, la nederlandanoj jam okupis plejparton de brazila nordoriento, okupinte urbojn kiel [[Recife|Recifo]], [[Olinda]] kaj [[Salvador de Bahio|Salvador.]] La Portugala Imperio sciis tiun invadon nur en 1642, kiam portugalaj soldatoj kaj maranjanoj ekis gerilon por elpeli la invadantoj. Post du jaroj kaj preskaŭ detrui la plejparton de San-Luiso, la portugala armeo finfine elpelis la invadantojn en 1644.
 
== Famuloj ==