Neŭralgio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
'''Neŭralgio'''<ref>Doloro laŭlonge de nerva irejo. [https://vortaro.net/#ne%C5%ADralgio_kd NPIV] Alirita la 4an de Aŭgusto 20211.</ref> estas [[simptomo]] okazigita de malsukceso ĉe la [[nerva sistemo]] konsistanta en sensa malordo aŭ forta [[doloro]], kvankam la moviga funkcio ne estis tuŝita. Se ĝi tuŝas la periferiajn [[nervo]]jn, ĝi povas okazigi suferon ĉe la zono koresponda al la koncerna nervo.
 
Ĉar temas pri simptomo, la [[diagnozo]] estas dekomence facila, pere de simpla observado. Tamen estas metodoj por ties konfirmo, kiel la ''elektromiografio'', kiu estas studo de la elektra aktiveco de la nervoj. Oni devas nuligi la estadon de [[diabeto]], [[artrito]], [[sifiliso]] kaj vitaminmankoj, kiuj ĉiuj povas rezulti en simila simptomo. Okaze de suspekto pri [[multloka sklerozo]] oni povas fari [[resonanco]]n de la [[encefalo]]. Certaj kaŭzoj povas esti tre variaj.<ref> Lucas, H. (1997). [https://archive.org/details/enciclopediamedi0000luca Enciclopedia médica de la salud.] Círculo de Lectores. ISBN 84-226-6377-5. </ref>
 
Ĉar temas pri dolora malordo, la traktado kiu evitu la doloron estas prioritata: la tradiciaj [[kontraŭdolorilo]]j estas kutime efikaj. Foje la kuracisto povas rekomendi aliajn agentojn kiel [[opio|opihavaj]], [[antidepresiaĵo]]j aŭ antikonvulsiaj. Se la simptomo ne foriras, oni povas injekcii la [[anestezo]]n en la nervon, aŭ parte fortranĉi per loka radiofrekvenco, varmo, globopremo aŭ injekcio de kemiaĵoj.
 
==Notoj==
<references/>
 
{{Medicinaj temoj}}