Adresaro: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
citaĵo
Linio 5:
Kolektado de adresoj estas iomete tikla afero, ĉar adresaroj estas facile misuzeblaj. En pluraj landoj ekzistas specialaj leĝoj pri protektado de personoj, kiuj ankaŭ diras, sub kiaj kondiĉoj oni povas adresojn kolekti, teni, respektive publikigi.
 
La Esperanto-movado de sia komenco eldonadis adresarojn por esperigi kaj kuraĝigi esperantistojn, montri al ili, ke ili ne estas solaj kaj izolaj, ebligi al ili reciprokan korespondadon, vizitadon, kunlaboron (vidu: [[Unua adresaro]], [[Adresaroj]], [[Adresaro de Esperantistoj]], [[Adreslibro de Pollandaj Esperantistoj]], [[BES-a Adresaro]]).
 
Nuntempe la eldonado de adresaroj estas limigita de la supre menciitaj leĝoj.
Linio 14:
 
Pluraj organizoj aŭ unuopuloj eldonas adresarojn de korespondemuloj.
 
 
{{EDE|
evento= Citaĵo el [[Enciklopedio de Esperanto - A|Enciklopedio de Esperanto]] 1934|
teksto=
'''Adresaroj'''. La plej praktikaj helpiloj por la praktika uzo de Esperanto, kiuj havas gravan signifon ĝis la ĝenerala akcepto de Esperanto. Ili ebligas la orientiĝon de la esperantistoj, bezonantaj ĉu informojn aŭ konstantajn rilatojn, ĉu helpon aŭ amikan rondon dum eksterlanda vojaĝo. La unua adresaro estis la [[Adresaro de esperantistoj]]. Jam en la jaroj antaŭ la unua mondmilito kaj precipe post la milito internaciaj E-societoj eldonis la nomaron de sia membraro. [[UEA]] jaron post jaro aperigas en sia jarlibro la adresaron de siaj [[Delegito|delegitoj]], kaj tiu ĉi [[Jarlibro]] estas la plej grava inter la nun ekzistantaj. Ankaŭ [[SAT]], [[TAGE]], [[IKUE]] kaj aliaj societoj eldonis diversajn jarlibrojn aŭ simplajn adresarojn. Rimarkindaj adresaroj estis ankoraŭ la [[BES-a Adresaro]] kaj la [[Adreslibro de Pollandaj Esperantistoj]]. Estas multaj adresoj troveblaj, ĉefe tiuj de korespondemuloj, en [[HdE]], [[La Praktiko]] kaj en aliaj gazetoj.
}}
 
[[Kategorio:Esperanto-movado|Adresaroj]]
[[Kategorio:Enciklopedio de Esperanto A|dresaroj]]