Denta formulo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Rescuing 0 sources and tagging 1 as dead.) #IABot (v2.0.8
Linio 12:
Oni karakterizas la nombron de la dentoj per frakcio, kie la supraj ciferoj montras la dentonombron de la supera makzelo kaj la subaj nombroj montras tiun de la suba makzelo. Ĉar la nombro de la dentoj estas la sama ambaŭflanke, pro tio oni uzas en la formulo nur la prezenton de unu flanko. La formulo komenciĝas ĉiam per la tranĉodentoj.
 
Ĉar multaj animaloj havas malsaman nombron de dentoj sur supraj kaj malsupraj makzeloj, oni skribas la formuloj por ili en la maniero de [[frakcio (matematiko)|matematika frakcio]]: formulo de supra makzelo estas super la lineo kaj formulo de malsupra makzelo estas sub ĝi. Do, plena denta formulo por plenkreskaj [[homo]]j estas <math>\frac{2.1.2.3}{2.1.2.3}</math>=32. Por [[hejma kato|katoj]] la formulo estas <math>\frac{3.1.3.1}{3.1.2.1}</math>, por [[pando]]j ĝi estas <math>\frac{3.1.4.2}{3.1.4.2}</math><ref>http://en.allexperts.com/q/Wild-Animals-705/pandas-1.htm{{404|date=August 2021 |bot=InternetArchiveBot |fix-attempted=yes }}</ref> ktp.
 
Se iu tipo de dentoj mankas en iu animalo, oni kutime skribas nulon en ĝia loko. Ekzemple, denta formulo por [[kuniklo]]j estas <math>\frac{2.0.3.3}{1.0.2.3}</math><ref>http://www.vivo.colostate.edu/hbooks/pathphys/digestion/pregastric/rabbitpage.html</ref>, ĉar ĉe ili mankax kaninoj. [[Rodento]]j, kiuj nur havas incezivojn kaj molarojn, havas formulon <math>\frac{1.0.0.3}{1.0.0.3}</math><ref>http://www.vivo.colostate.edu/hbooks/pathphys/digestion/pregastric/rodentpage.html</ref>. Tamen, oni kutime preterlasas la lastajn nulojn en la formulo, ĉar estas facile diveni, ke se en la formulo estas nur tri numeroj, do sur tiu makzelo mankas molaroj, se nur du - mankas ambaŭ molaroj kaj antaŭmolaroj ktp. Se iu animalo estas homodonto, oni povas skribi nur unu numeron super kaj unu numeron sub la lineo. Ekzemple, por homodonta [[dazipo]] la formulo estas <math>\frac{7}{7}</math>. Se nombro de iu tipo de dento varias de individuo al individuo, oni skribas maksimuman kaj minimuman valoron apartigante ilin per [[haltostreko]]. Ekzemple, por [[bradipo]]j la formulo estas <math>\frac{5}{4-5}</math>, ĉar ili havas de 8 ĝis 10 dentojn sur malsupra makzelo, depende de la individuo. Alternative, oni povas skribi plej kutiman nombron kaj pli malkutiman varion apude in la [[parentezo]]j. Do, saman formulon por bradipo oni povas skribi kiel <math>\frac{5}{4(5)}</math>.