Karelia torto: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Rescuing 1 sources and tagging 0 as dead.) #IABot (v2.0.8
Linio 3:
'''Karelia torto''' ([[finne]] ''karjalanpiirakka'') estas tradicia finna nedolĉa [[bakaĵo]], konsistanta el, plej ofte, iom da rizokaĉo, kiun ĉirkaŭas maldika [[sekalo|sekala]] krusto. Alternativo al la rizokaĉo estas karota aŭ terpoma kaĉoj.
 
La torto estas origine delikataĵo el [[Norda Karelio]] kaj (norde de Ladoga) [[Landlimo|Lima]] Karelio. En aliaj kareliaj regionoj oni kutimis [[Gisto|gisti]] la paston, malkiel la nuntempe kutima preparado. [[EU]] registris karelian torton kiel ''aŭtentan tradician produkton'' en februaro 2003.<ref>{{Citaĵo el la reto |url=http://www.mmm.fi/fi/index/etusivu/elintarvikkeet/laatujaturvallisuus/nimisuojajarjestelma/Suojatutsuomalaisettuotteet.html |titolo=Arkivita kopio |alirdato=2014-09-13 |arkivurl=https://web.archive.org/web/20140913103612/http://www.mmm.fi/fi/index/etusivu/elintarvikkeet/laatujaturvallisuus/nimisuojajarjestelma/Suojatutsuomalaisettuotteet.html |arkivdato=2014-09-13 }}</ref>
 
Tradicie karelian torton akompanas speco de buteraĵo, nome miksaĵo de butero kaj kuiritaj [[kokina ovo|ovoj]]. Ĉe la vendoplaco de [[Savonlinna]] oni surmetas sur ĝin saligitajn koregonetojn. Ĉe someraj okazaĵoj en Finnlando okazas ĉiujare konkursoj pri [[bakado]] de kareliaj tortoj, kaj province kaj landĉampionece. Karelia torto estas konata ankaŭ en nordaj partoj de [[Rusio]], kie ĝi nomiĝas "kalitka" (калитка). En la [[mezepoko]] ĝi estis, supozeble, populara krom en la nordo ankaŭ en tuta Rusio.