Nord-Sentinela Insulo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
→‎Historio: neŭtraligo de vidpunkto ("nia planedo" estas Ter-centrismaĵo)
Etikedoj: Poŝtelefona redakto Redakto per poŝtelefona aplikaĵo Redakto de Android-aplikaĵo
Rescuing 1 sources and tagging 1 as dead.) #IABot (v2.0.8
Linio 141:
 
==Geografio==
La Nord-Sentinela Insulo situas proksimume 50 kilometrojn okcidente de [[Port Blair]], la ĉefurbo de la Andamanoj.<ref>Weber George: [https://web.archive.org/web/20130520161055id_20130520161055/http://andaman.org/BOOK/chapter8/text8.htm#sentineli "Ĉapitro 8: La Triboj, Parto 6. The Sentineli" (retejo konsultita 2017-01-28)]</ref> La insulo estas ĉirkaŭigita de danĝeraj koralrifoj kaj ne disponas pri natura haveno. La tuta insulo estas ekster la rifa zono kovrita de densa arbaro. Ĝia surfaco kovras areon de 59.67 km<sup>2</sup>.
 
Dum la tertremo en la jaro 2004 la tektonika tavolo sub la insulo leviĝis je inter 1 kaj 2 metroj. Vastaj partoj de la ĉirkaŭaj koralrifoj tiel nun daŭre elsekiĝis kaj fariĝis seka tero aŭ kreis malprofundajn lagunojn, kio ampleksigis la limojn kaj la teritorion de la insulo okcidenten kaj suden je ĝis unu kilometro kaj ligis la Konstancan Insulon kun la ĉefinsulo.<ref>Vishvajit Pandya: "In the Forest - Visual en Material Worlds of Andamnese History" (En la Arbaro - vidaj kaj materiaj mondoj de la andamana historio), ISBN 978-0-7618-4272-9</ref>
 
==Historio==
Pri la loĝantoj de la Nord-Sentinela Insulo oni scias malmulton.<ref>"Auf North Sentinel Island droht Lebensgefahr durch ein isoliertes Urvolk" (Sur la Nord-Sentinela Insulo minacas vivdanĝero pro izolita prapopolo) [http://www.travelbook.de/welt/Das-geheimnisvolle-Volk-Betreten-Sie-bloss-nicht-diese-Insel-361045.html Travelbook.de (Retejo konsultita 2018-01-29]{{404|date=August 2021 |bot=InternetArchiveBot |fix-attempted=yes }}</ref> Oni supozas, ke la sentinelanoj estas parencoj de la [[ongeoj]], indiĝena popolo, kiu loĝas najbare al la tiel nomita Malgranda Andamana Insulo. Tamen ongeoj, kiuj en la 19-a jarcento estis portitaj al la Nord-Sentinela Insulo malgraŭ kultura simileco kun la [[sentinelanoj]] ne sukcesis interkompreniĝi kun la indiĝena loĝantaro de la insulo. Oni supozas, ke la sentinelanoj enmigris antaŭ inter 100000 kaj 62000 jaroj el Afriko kaj setlis sur la insulo. Ĉar la sentinelanoj ĉiam rifuzis kontakton kun aliaj homoj kaj forpelis, ĉiun, kiu volis meti sian piedon sur la Nord-Sentinela Insulo, la societo sur la insulo konservis sian originan ŝtonepokan kulturon.
 
En la 19-a jarcento brita ekspedicio sub la gvido de Maurice Vidal Portman atingis la insulon. Portman volis esplori la indiĝenojn sur la insulo kaj ilian kutimojn. Ili trovis sur la insulo kelkajn forlasitajn vilaĝojn kaj fine kaptis ses indiĝenojn, nome maljunan paron kaj kvar infanojn kaj forportis ilin al Port Blair. La paro post malmultaj tagoj malsaniĝis kaj mortis, kaj tiam la britoj reportis la infanojn al la insulo kun aro da donacoj. La 27-an de aŭgusto 1883 Portman duan fojon ŝipumis al la Nord-Sentinela Insulo, post kiam la lumoj de la eksplodo de [[Krakatoa]] estis misinterpretitaj kiel helpsignalo de averiinta ŝipo. Sub barata regado registaraj ekspedicioj ek de 1967 regule vizitadis la insulon provante starigi amikajn rilatojn kun la indiĝenoj. En 1977 la ŝarĝŝipo ''MV Rusley'' averiis sur la rifoj antaŭ la insulo, kaj en aŭgusto 1981 ''Primerose''. La ŝipistoj sur Primerose supozeble dankas sian vivon nur al [[tajfuno]], kiu malebligis al la indiĝenoj per siaj boatoj ataki la ŝipon kaj mortigi ilin. En 1996 la barata registaro deklaris la teritorion de la Nord-Sentinela Insulo kiel tabua zono kaj tiel fakte rekonis kaj protektis la aŭtonomecon de unu el la lastaj netuŝitaj popoloj sur Tero.