54-a ILEI-Kongreso 2021: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
{{unua}}
La '''54-a ILEI-Kongreso 2021''' devis esti kongreso de [[ILEI]], ĉiujara renkontiĝo, planita en la jaro [[2021]] en [[Kotonuo]], [[Benino]]. La kongresa temo estosestis: '''Esperanto-kulturo en Esperanto-kursoj'''. La Kongreso okazosokazis de la 7-a ĝis la 14-a de aŭgusto sub la nomo VEKI 2 por Virtuala Esperanto-Kongreso ILEI.
 
Unue la Kongreso estis planita en la norda urbo [[Edinburgo]], [[Skotlando]], [[Unuiĝinta Reĝlando]]. Tamen pro diversaj malfacilaj aspektoj kaj pro la [[pandemio]] la Estraro de ILEI esploris pri urbo sen pandemio. La 12-an de januaro 2021 la nova kongresa urbo [[Kotonuo]] estis elektita.
 
La evento devis esti [[hibrida]]. Tamen venis en junio la decido nuligi la fizikan renkontiĝon en Benino kaj reiri al nur virtuala kunveno, same kiel en 2020. Tiu evento ricevis tiam la nomon [[54-a Virtuala Esperanto-Kongreso ILEI 2021]] : VEKI 2.
 
Aliĝis 156 personoj el 48 landoj. Diversaj debatoj ebligis fortan partoprenon de afrikanoj. La Komitato kunsidis dufoje kun kvorumo kaj faris sian laboron; plie ĝi elektis novan Estraron. Okazis universitatnivela simpozio kun pli ol 12 prelegoj. La inaŭgura prelego estis farita de Profesoro Charles Ligan el la universitato de [[Abomey-Calavi]], [[Benino]], en la franca kun traduko al Esperanto fare de [[Mireille Grosjean]].