Henri de Toulouse-Lautrec: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 137:
 
La antaŭan "periodon de salonoj" Lautrec finis en la jaro [[1894]] per ampleksa tolo ''Salono en rue des Moulins'', kiu kaptas vidon en [[publika domo|publikan domon]]. La bildon kreas ia epilogo de la menciita periodo. Vico da [[krajono|krajonaj]] [[skizo]]j kaj eĉ [[paŝtelo]]j de la sama grandeco kiel la propra bildo, kiu antaŭis la pentradon de la bildo, pruvas, kian signifon la pentristo aljuĝis al ĝi. La tolo kaptas ses [[prostituitino]]jn, sidantaj sur grandegaj [[divano]]j en tre [[lukso|luksa]] internaĵo, kies beleco efike kontrastas kun la rezignitaj vidoj de la virinoj. Sed la pentristo ĉi tie tiujn ĉi virinojn el periferio de la socio ne kondamnas kaj ne karikaturas.
[[Dosiero:(Albi) Au Salon de la rue des Moulins - Henri de Toulouse-Lautrec 1894 MTL.inv180( small).jpg|maldekstra|eta|''Salono en rue des Moulins'' (1894)]]
Aparta mendo estis du ampleksaj (3x3 metroj) kontraŭulaj bildoj ''Danco en Moulin Rouge'' kaj ''La Goulue estas dancanta'' el la jaro [[1895]], pentritaj sur vulgara tolo tiel, ke karakterize validiĝis griza subbazo. La pentristo ĉi tie validigis siajn spertojn el la kreado de afiŝoj. Ili estis destinitaj por foira budo en Foure du Trône, en kiu prezentiĝis [[La Goulue]] post foriro el [[Moulin Rouge]]. El la sama tempo devenas ankaŭ bildo kaptanta [[lesbanino|lesbaninan]] [[amo]]n nomita ''Forlasiteco'' aŭ ''Du amikinoj'' kaj ankaŭ bildo ''[[Marcelle Lender]] estas dancanta [[bolero]]n en opereto Chilpéric'', kiu estas inspirita de teatra prezento kaj denove ĝi surprizigos per sataj koloroj, kapto de movo kaj kompozicio.<ref>Sedlák, J. (cit. en rim. 1) p. 56-57.</ref>