Lipido: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Rescuing 3 sources and tagging 1 as dead.) #IABot (v2.0.8 |
Neniu resumo de redakto |
||
Linio 1:
Lipidoj (en la greka λίπος, lipos, kiu signifas "graso") , aŭ grasoj, estas organikaj kombinaĵoj vaste disvastigitaj en naturo, kaj reprezentas unu el la kvar ĉefaj klasoj de organikaj kombinaĵoj kun biologia intereso, kune kun karbonhidratoj, proteinoj kaj [[Nukleata acido|nukleataj acidoj]].
Lipidoj estas identigitaj surbaze de siaj komunaj solveblecaj ecoj: ili ne estas solveblaj en akvo (ili estas difinitaj kiel hidrofoba), dum ili estas solveblaj en organikaj solvantoj kiel [[etila acetato]], [[duetila etero]] aŭ [[acetono]], alkoholoj kaj hidrokarbonidoj. La nesolvebleco en akvo estas la analiza propraĵo uzata kiel bazo por la disiĝo de karbonhidratoj kaj proteinoj.
El la struktura vidpunkto, lipidoj ĉefe konsistas je karbonaj kaj hidrogenaj atomoj kunigitaj inter ili per kovalentaj ligoj malforte polusaj (karakterizaĵo, kiu donas al ili la hidrofoban konduton) kaj simetrie aranĝitaj.
Tamen iuj lipidoj havas polusajn grupojn (ekz. La Fosfolipidoj) en limigita regiono de sia molekulo. Polusaj lipidoj havas fizik-kemiajn karakterizaĵojn apartajn al neŭtralaj (kaj do nepolusaj) lipidoj. Aparte, la polusaj lipidoj montras amfipatajn karakterizaĵojn (t. e., solvebleco kaj en akvo kaj en nepolusaj solvantoj) aŭ eĉ foje ili estas nesolveblaj en organikaj solvantoj kaj solveblaj en akvo.
==Historio==
La lipido povas esti rigardataj kiel organikaj substancoj relative nesolveblaj en akvo, solveblaj en organikaj solvantoj (alkoholo, etero, ktp.) efektive aŭ potence rilataj al la grasaj acidoj kaj uzataj de la vivantaj ĉeloj.
En 1815, [[Henri Braconnot]] klasifikis lipidojn (graisses) en du kategoriojn, suifs (solidaj grasoj aŭ sebo) kaj huiles (fluidaj oleoj). En 1823, [[Michel Eugène Chevreul]] disvolvis pli detalan klasifikon, inkluzivante oleojn, grasojn, sebojn, vaksojn, rezinojn, balzamojn kaj volatilajn oleojn (aŭ esencajn oleojn).
La unua sinteza triglicerido estis raportita de [[Théophile-Jules Pelouze]], en 1844, kiam li produktis la “tributirinon” traktante [[butirata acido|buteratan acidon]] kun [[glicerino]] en ĉeesto de koncentrita [[sulfata acido]]. Plurajn jarojn poste [[Marcellin Berthelot]], unu el la lernantoj de Pelouze, sintezis “tristearinon” kaj “tripalmitinon” per reakcio de la analogaj grasaj acidoj kun glicerino en ĉeesto de gasa hidrogena klorido ĉe alta temperaturo.
[[Dosiero:Tributyrin_3D_ball.png|eta|maldekstre|300px|<center>La tributirino estis raportata de [[Théophile-Jules Pelouze]], en [[1844]]..</center>]]
[[Dosiero:Tristearin_3D_spacefill.png|eta|dekstre|300px|<center>En 1854, [[Marcellin Berthelot]] sintezis la tristearinon.</center>]]
En 1827, William Prout (1785-1850) agnoskis la grason ("oleajn nutraĵojn"), kune kun proteinojn ("albumino") kaj karbonhidratojnn ("sakarino"), kiel gravajn nutraĵojn por homoj kaj bestoj.
Dum unu jarcento, kemiistoj rigardis "grasojn" kiel nur simplajn lipidojn el grasacidoj kaj glicerino (gliceridoj), sed novaj formoj estis priskribitaj poste. En 1847, Theodore Gobley (1811-1876) malkovris la fosfolipidojn en la mamulaj cerboj kaj kokinaj ovoj, nomata de li kiel [[lecitino]]j. Ludwig Thudichum (1829-1901) malkovris en homa cerbo iujn fosfolipidojn ("cefalinon"), glikolipidojn (cerebrosido) kaj sfingolipidojn (sfingomielino).
La terminoj lipoido, lipino, lipide kaj lipido estis uzataj kun diversaj signifoj de aŭtoro al aŭtoro. En 1912, Rosenbloom kaj Gies proponis anstataŭigi "lipoidon" per "lipino". En 1920, Bloor enkondukis novan klasifikon por "lipoidoj": simplaj lipoidoj (grasoj kaj vaksoj), kunmetitaj lipoidoj (fosfolipoidoj kaj glikolipoidoj), kaj la derivitaj lipoidoj (grasacidoj, alkoholoj, steroloj).
La vorto lipido, kiu devenas etimologie el la greka λίπος, lipos “graso”, estis enkondukita en 1923 de la franca farmakologo "Gabriel Bertrand" (1867-1962). Bertrand inkluzivis en la koncepto ne nur la tradiciajn grasojn (gliceridojn), sed ankaŭ la "lipoidojn", kun kompleksa konstitucio.
Kvankam la vorto lipido estis unuanime aprobita de la internacia komisiono de la “Société de Chimie Biologique” dum la plenkunsido la 3-an de julio 1923. La vorto lipide poste angliĝis kiel “lipido” pro sia elparolo (“lɪpɪd”). En la franca, la sufikso -ide, el la malnovgreka -ίδης (kun la signifo 'filo de' aŭ 'posteulo de'), estas ĉiam prononcata (ɪd).
En 1947, T. P. Hilditch dividis lipidojn en "simplajn lipidojn", kun grasoj kaj vaksoj (veraj vaksoj, steroloj, alkoholoj).
==Proprecoj==
La lipidoj estas ĝenerale senkoloraj, oleaj al la tuŝo, ne tre konsistemaj, havas pli malaltan densecon ol akvo, en kiu ili estas nesolveblaj sed emulsieblaj. Ili estas malmulte solveblaj en etanolo kiam malvarmaj, sed solveblaj kiam varmaj.
Ili estas solveblaj en [[karbona dusulfido]], [[kloroformo]], [[duetila etero]], [[acetono]], [[benzeno]], [[benzino]] kaj aliaj organikaj solvantoj. Ili lasas grasajn, diafanajn makulojn sur la papero, kiuj ne malaperas kun la varmo. Ili ne distileblas hejte aŭ per malalta premo kaj malkombiniĝas hejte.
Ĉar la grasoj estas uzataj en la fritado-procezo kaj poste preparataj en malfermaj ujoj ĉe alta temperaturo (180 - 200 ° C), estas rekta kontakto kun la aero. Ĉi tiuj kondiĉoj donas fizikokemiajn ŝanĝojn en oleoj (kiel termo-oxidado kaj ranceco), iuj el kiuj rimarkiĝas per la malheliĝo de la grasoj, la pliigo de viskozeco, la formado de ŝaŭmo kaj la produktado de fumo.
Ĉi tiuj transformoj influas la guston, kiun fritado donas al frititaj produktoj, malfaciligante la akcepteblon de la produktoj, sed ili ankaŭ produktas toksajn efikojn kiel gastro-intesta irito, enzimo-inhibicio, vitamino-detruado kaj karcinomogenezo, kiam okazas la kontinua kaj longedaŭra ingestaĵo de kemie ŝanĝitaj rancigitaj produktoj.
|