Winston Churchill: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 143:
Tuj post lia enposteniĝo kiel ĉefministro, li donis unuan prioritaton al la produktado de [[militaviadilo]]j. Kiam dum aŭgusto 1940 la aviadila batalo pri Britio atingis sian pinton, tiu prioritato kaŭzis, ke la hitlera Germanio unuafoje malvenkis batalon de la Dua mondmilito. Ankaŭ la ordono de Churchill detrui parton de la francia mediteranea armea ŝiparo en la haveno de [[Oran]] kontribuis al la malverŝajnigo de hitler-germania invado de Britio, ĉar la nova registaro de Francio sub marŝalo [[Philippe Pétain]] interkonsentis [[armistico]]n kun [[Nazia Germanio|hitlera Germanio]], planis kunlabori kun la hitlera ŝtato kaj al la francia mararmeo tial minacis utiligado por hitleraj militaj celoj.
 
[[Dosiero:Winston Churchill , Władysław Sikorski, and General Charles de Gaulle following a Cruiser Mk IIA CS (A10) tank.jpg|eta|200px260px|maldekstra|La unuaj aliancanoj [[Winston Churchill]], [[Władysław Sikorski]] kaj [[Charles de Gaulle]].]]
La reĝimo de Pétain ĉesigis la diplomatiajn rilatojn kun Britio, sed dum aŭgusto 1940 Churchill, [[Władysław Sikorski]] [[Listo de ĉefministroj de Pollando|la ĉefministro de Pola Registaro en ekzilo]] kaj la francia generalo [[Charles de Gaulle]], kiu ne kunlaboris kun hitlera Germanio, interkonsentis pri kunlaboro (vidu la apudan foton).