Saturno (planedo): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 146:
 
== Videblo el tero ==
Saturno estas unu el la kvin planedoj videblaj nud-okule en la tera ĉielo. Pro tio ĝi estas konata kaj observata kiel planedo jam ekde la [[pratempo]]. Ĝi ankaŭ estas la plej malproksima inter la planedoj jam konataj antaŭ la invento de [[teleskopo]], kvankam [[Urano (planedo)|Urano]] mem ankaŭ videblas nudokule en aparte taŭgaj kondiĉoj.
 
Saturno aperas kiel flava steleto kun [[videbla magnitudo]] inter +1 kaj 0, kaj trairas la [[ekliptiko]]n dum periodo de proksimume 29 jaroj kaj duono. Kvankam teorie la ringaro ankaŭ videblas nudokule, la plejparto el homoj bezonas observilon por ĝin rimarki - ĝenerale sufiĉas [[teleskopo]] kun 20-obla pligrandiga povo.<ref name="NMM Saturn"/>