Hipokampo (cerboparto): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
+Projektoj
eNeniu resumo de redakto
 
Linio 1:
[[Dosiero:Gray739-emphasizing-hippocampus.png|eta|dekstra|250px|Hipokampo (blue) en homa cerbo.]]
'''Hipokampo''' estas grava parto de la [[cerbo]]j de homoj kaj de aliaj [[mamulo]]j. Ĝi estas parto de la [[limba sistemo]] kaj havas grandan rolon en [[longdaŭra memoro]] kaj spaca navigado. La hipokampo estas para strukturo, aperante en la dekstra kaj maldekstra flankoj de la cerbo, kiel la rilata [[kortekso|cerebra kortekso]]. En homoj kaj aliaj primatoj, la hipokampo estas en la [[temporalatempia lobo]], sub la korteksa surfaco. La kurba formo similas al [[hipokampo]] aŭ korno de ŝafo laŭ fruaj anatomiistoj. Anatomiisto Julius Caesar Aranzi nomis ĝin laŭ la greka vorto hipokampo (ιππος, ''hippos = ĉevalo'', καμπος, ''kampos = mara bestaĉo'') kaj tiel estas la nomo interlingve, eĉ kiam la vorto por la besto hipokampo estas malsame.
 
En la [[malsano de Alzheimer]], la hipokampo estas unu el la plej fruaj cerbopartoj kiuj difektiĝas; tial problemoj de memoro kaj de orientiĝo okazas je la komenco. Difektiĝo de la hipokampo ankaŭ povas esti pro nesufiĉa oksiĝeno ([[hipoksio]]), [[encefalito]], aŭ [[epilepsio]] en la meza temporala lobo. Homoj kies hipokampoj estas tre difektitaj foje havas [[amnezio]]n; ili ne povas krei novajn memoraĵojn.